Libkov (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Libkov
Libkov
municipo
Gastejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Libkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Nasavrky
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Libkov
 - alteco 508 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 30″ N 15° 45′ 23″ O / 49.84167 °N, 15.75639 °O / 49.84167; 15.75639 (mapo)
Katastro 3,81 km² (381 ha) Libkov u Nasavrk
Loĝantaro 84 (2023)
Denseco 22,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1329
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 25
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571725
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Libkov (okres Chrudim)
Retpaĝo: www.obec-libkov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Libkov troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en montetaro Fera montaro (ĉeĥe Železné hory), 4 km okcidente de la urbo Nasavrky. Vivas ĉi tie 84 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua rapoto pri vilaĝo Libkov, iam en pasinteco nomata ankaŭ Lipkov, estas el la jaro 1329, kiam monaĥejo Vilémov transigis dezertan distrikton de Bojanov por koloniigo al Jindřich de Lichtenburk. Poste la vilaĝo apartenis al sinjorejo de Oheb, pli poste nomata de Seč. Post la batalo sur Blanka monto estis tiu ĉi sinjorejo subigita al sinjorejo Nasavrky. Dum la 16-a jarcento posedis ĝin la nobela familio Schönfeld kaj inter la jaroj 1746 kaj 1945 posedis la urbon Nasavrky kaj bienegon familio Auersperg.

Domposedantoj kaj bienistoj el Libkov devis servute labori. Vintre ili laboris en sinjoraj arbaroj. Ili faligadis arbojn, veturigadis lignon al la rivero Chrudimka kaj printempe flosigadis ĝin malsupren.

En Libkov oni multe kulturis linon, kiun oni hejmece ŝpinis kaj teksis. Kiam ŝpinado kaj teksado poste efektiviĝadis plejparte en fabrikoj, trovis virinoj el Libkov novan enspezfonton en retado de harretoj. Viroj estis ĉefe okupataj kiel veturigistoj. Plej multe ili veturigadis lignon en fervojan stacion en Slatiňany.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869243
1880235
1890219
1900220
1910206
1921213
JaroLoĝantoj
1930211
1950159
1961167
1970124
1980109
199185
JaroLoĝantoj
2001104
201483
201681
201782
201883
201979
JaroLoĝantoj
202081
202184
202281
202384

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.