Harreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruaĵo de la harreto el la tombo de Skrydstrup, muzeo de Haderslev, Danio.
Rekonstruaĵo de la harreto de la marĉokadavro de la virino de Arden el Danio, Anfertigung Chris Wenzel.
Rekonstruaĵo de saksa harreto el la 6-a jarcento, Hellen Schmidt.

Harreto estas kapvestaĵo, plejofte elasta kaj retforma, kiun oni uzas por kunteni la hararon. Harretoj estas uzataj alternative al kaptukoj por protekti laboristinojn. Ĉefe kun longaj haroj, ties fiksado necesas por certaj agadoj. Tiel la harreto malhelpas la kapton de haroj per borilo kaj eventualan skalpadon de la krania haŭto. Oni portas harreton ankaŭ pro higienajmedicinaj kialoj aŭ kiel ornamaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Indikoj pri portado de harretoj troviĝas jam en la antikva Grekio[1]. En nordokcidenta Eŭropo harretoj en sprangotekniko estis trovitaj en la virintombejo de Skrydstrup el la 15-a aŭ 14-a jarcento a.K.. Pli novaj trovaĵoj (8-a ĝis 5-a jarcento a.K.) estas tiuj de la marĉokadavroj de la virino de Haraldskær kaj de la virino de Arden el Danio[2]. Aliaj trovaĵoj ekzistas el rubejo de la romia militkampo Vindonissa en Svislando kaj de la saksa tombejo de Liebenau el la 6-a jarcento. En Germanio kaj Anglio ekzistis fajnaj harreto el silko ekde la 13-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Gold Hairnet" (Ora harreto, bildo)
  2. Margrethe Hald: Ancient Danish Textiles from Bogs and Burials National Museum of Denmark, Kopenhagen 1980 (p 245 ff.: Sprang)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]