Květná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Květná (apartigilo)
Květná
germane Blumenau
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Květná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Situo Květná
 - alteco 575 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 15″ N 16° 20′ 30″ O / 49.73750 °N, 16.34167 °O / 49.73750; 16.34167 (mapo)
Areo 9,01 km² (901 ha)
Loĝantaro 414 (2023)
Denseco 45,95 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578291
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Květná (Svitavy District)
Retpaĝo: www.kvetna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Květná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km okcidente de urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 414 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1347, kiam ĝi estis lombardita al episkopo de Litomyšl. Origine ĝi estis tute aŭ plejparte ĉeĥa. Sed tiam ĝi nomiĝis latine Quietne, kaj ĉeĥa Květná kaj germana Blumenau ekestis nur pli malfrue.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Pseŭdoromanika preĝejo de Sankta Laŭrenco estis rekonstruita en la jaro 1902 laŭ planoj de Antonín Béba. La origina preĝejo el la jaro 1350 nekonserviĝis. Ankaŭ ekipaĵo de la preĝejo estas pseŭdostila.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

En tombejo apud la preĝejo situas baroka kadavrejo el la 18-a jarcento, kvadrata kun rondigitaj anguloj, platplafona kun mansarda tegmento. Ĉirkaŭ la ovala fenestro estas stuka kadraĵo.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Super la paroĥestreja ĝardeno situas trilatera pesta kolono el la jaro 1716.
  • Ŝtona kruco apud la tombejo kun reliefo de Madono kun bebo sur soklo estas el la jaro1768.
  • La Plejsankta Triunuo troviĝas antaŭ la vilaĝo apud la vojo al Svitavy kun reliefo de Madono sur soklo estas el la jaro1821.
  • Fera kruco sur tombejo el la jaro 1860 staras sur soklo kun reliefoj de Sankta Anna, Resurekto de Lazaro kaj de Sankta Francisko.

Kolonaj bildoj[redakti | redakti fonton]

Popolaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas bone konservitaj germanaj apudriveretaj konstruaĵoj - bienetoj de ĉirkaŭkorta tipo kun nestukitaj marnaj muroj kaj dekoraciaj embrazuroj ĉirkaŭ la fenestroj.

Natura memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

En vilaĝa katastra distrikto estas protektata teritorio nomata "Sněženkové údolí" (Galanta valo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]