Pestkolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pestkolono en Komárno (Slovakio)

Pestkolono estas monumento en la formo de kolono portanta statuon de sanktulo, ofte la Sankta Triunuo. Piede de tiaj kolonoj troviĝas statuoj de aliaj sanktuloj, ekzemple Sankta Roĥo de Monpeliero, protektanto kontraŭ infektaj malsanoj.

Pestkolonoj estis starigitaj precipe en la 17-a jarcento por danki pro protekto kontraŭ la pesto, precipe en urboj de Aŭstrio-Hungario. Instigo parte estis voto de imperiestro Leopoldo la 1-a, kiu en 1679 promesis starigon de tia kolono en Vieno, se lin (kaj lian regnon) ŝparos la pesto. La kolono estis inaŭgurita en 1693.

Konataj pestkolonoj troviĝas ekzemple en Vieno, Prago, Linz, Budapeŝto, Jihlava, Karlovy Vary, Kroměříž, Český Krumlov, Letohrad, Loket, Brno, Olomouc, Komárno, Rychnov. Ili dokumentas la influon de la kristana religio en tiu tempo kaj parte la komprenon de la pesto kiel dia puno, parte la dankon pro ŝparo de la pesto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.