Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio)
Aspekto
(Alidirektita el Leopoldo la 1-a)
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Leopoldo la 1-a (Belgio). |
Leopoldo la 1-a de 1658 ĝis sia morto en 1705 estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacio.
- li naskiĝis la 9-an de junio de 1640.
- gepatroj: imperiestro Ferdinando la 3-a kaj Mario Anno Habsburga.
- imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, apostola reĝo hungara kaj reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj reĝo germana, kroatia, slavonia kaj lombardia, arkiduko aŭstria kaj duko stiria, karintia kaj krajna, silezia kaj transilvania, margrafo moravia kaj grafo tirola, goricia kaj istria.
- li parolis germane, latine, itale kaj hispane.
- 1640 – 1654 kiel duenaskita princo li estis edukata por pastraro.
- li komponis 79 templajn komponaĵojn, 8 oratoriojn, 155 kantojn, 17 baletojn kaj kelke da teatraj ludoj.
- 1654 post morto de frato Ferdinando la 4-a li fariĝis sekvanto de la trono.
- 1656 – 1705 li instigis la fondon de la universitato de Innsbruck, Breslau (ekde plej laste 1904 esperante nomata Breslaŭo, ekde plej laste 1991 Vroclavo) kaj altlernejon en Olomouc kaj instigis la konstruon de la preĝejo de Sankta Petro en Vieno.
- 1655 kronado kiel apostola reĝo hungara.
- la 11-an de septembro de 1656 li estis kronita kiel ĉeĥa reĝo.
- 1657 post morto de sia patro li ekregis kiel Leopoldo la 1-a.
- julio de 1657 li forveturis Pragon, por ke li de tie gvidis elekton de imperiestro.
- la 1-an de februaro de 1658 Leopoldo ekvojaĝis ĝis Frankfurto ĉe Odro por la kronado.
- la 1-an de aŭgusto de 1658 okazis en Frankfurto la imperiestra kronado.
- 1663 – 1664 turkoj prireginte Slovakion, Transilvanion invadis Moravion.
- la 10-an de aŭgusto de 1664 per Vaŝvara Paco[Dubinda teksto] en suda Slovakio restis sub superregado de turkoj.
- 1666 geedziĝo al Margareta Tereza de Aŭstrio, filino de Filipo la 4-a de Hispanio.
- 1666 – 1671 en Hungario eksplodis ribelo de F. Wesselényi kaj de P. Zrinský. Leopoldo venkis la ribelon kaj li lasis ekzekuti la gvidintojn.
- 1669 naskiĝo de filino Maria Antonia (edzo Maksimiliano la 2-a Emanuelo (Bavario)).
- la 1-an de novembro de 1671 Leopoldo la 1-a subskribis amikan kontrakton kun Francio promesinte, ke li ne subtenos ties malamikojn.
- 1672 la franca reĝo Ludoviko la 14-a misuzis la kontrakton kun la imperiestro klopodante konkeri Hispanan Nederlandon, landon de ls hispanaj habsburgoj.
- 1673 Leopoldo la 1-a proklamis al li militon.
- 1673 mortis lia unua edzino kaj Leopoldo edziĝis al Klaŭdio Felicitas Tirola.
- 1676 post morto de sia dua edzino li edziĝis al Eleonoro de Palatinato-Neuburg.
- 1678 naskiĝo de filo Jozefo (pli posta reĝo kaj imperiestro).
- En 1679 per la traktato de Nijmegen la imperio perdis la historian urbon Frajburgo, centro de regiono de Brisgovio.
- la 23-an de septembro de 1679 post tio, kiam en Aŭstrio eksplodis pesto, Leopoldo transloĝiĝis en Pragon.
- aprilo de 1680 la kortego forveturis reen ĝis Vieno post tio, kiam la pesto aperis ankaŭ en Prago.
- printempo de 1680 en Bohemio eksplodis la plej granda servutula ribelo, sed kiu estis malvenkita kaj dekoj da homoj estis ekzekutita.
- 1680 novan ribelon en Hungario kontraŭ habsburgoj komencis magnato grafo Emerich Tököly. Helpe de armea subteno de la turka otomana imperio li konkerinte la tutan Hungarion akceptis titolon de hungara reĝo.
- 1683 la turkaj soldataroj almarŝis ĝis Vieno, kie ili estis malvenkita je kapo de duko Karolo Lotrina,[???] imperiestra marŝalo. La batalon de Vieno venkis Johano la 3-a Sobieski haltante la ekspansion de la Otomana Imperio al Eŭropo.
- 1684 soldataroj de Leopoldo la 1-a komencis konkeri Hungarion. Grafo Tököly fuĝis ĝis Turkio sub ŝirmon de sultano.
- la 1-an de oktobro de 1685 naskiĝo de filo Karolo (pli posta imperiestro kaj reĝo).
- 1686 Karolo Lotrina[Dubinda teksto] konkeris Petrovaradinon,[Dubinda teksto] unu jaro post tio Beogradon kaj Transilvanion.
- 1686 mortis Mario Eleonoro,[Dubinda teksto] duonpatrino de la imperiestro kaj la tria edzino de Ferdinando la 3-a, kiu eĉ post morto de sia edzo retenis en la kortego de lia filo grandan respekton kaj influon.
- 1687 Leopoldo la 1-a nuligis en Hungario elektecon de la hungaraj reĝoj. (Andreo la 2-a en la jaro 1222 leĝigis tiun ĉi rajton al la hungara nobelaro.)
- 1688 Leopoldo priregis la tutan Hungarion kaj poste okazis la t.n. Hombuĉado en Prešov[Dubinda teksto] (30 nobeloj estis ekzekutitaj kaj al vico konfiskita posedaĵo).
- 1691 Leopoldo volis malhelpi pluajn konfliktojn kun la hungara nobelaro kaj tial li permesis praktiki en kelkaj urboj evangeliajn ceremoniojn.
- 1693 – 1695 en Bohemio eksplodis ribelo de ĥodoj kaŭzita pro nerespektado de iliaj malnovaj privilegioj el la tempoj de Karolo la 4-a kaj Georgo de Podebrado. La kortega konsilanto Lamminger revokis al la imperiestro, kiu sendis en Ĥodion soldataron, kiu venkis super ĥodoj.
- la 28-an de novembro de 1695 Jan Sladký Kozina, gvidanto de la ribelo de ĥodoj estis en Plzeň ekzekutita.
- 1697 en Bohemio estis fonditaj unuaj manufakturoj.
- 1699 por dudek jaroj finis la militoj kontraŭ turkoj per Paco Karlovica,[Dubinda teksto] per kiu estis renovigita Hungara reĝlando kiel tutaĵo en la manoj de Leopoldo la 1-a kun tio, ke sole malgranda parto ĉe suda limo, nomata Banato, restis al turkoj.
- 1700 Leopoldo la 1-a enpraktikigis gregorian kalendaron.
- 1701 Leopoldo la 1-a avancis sian aliancanon brandenburgan princo-elektiston kaj prusian dukon Frederikon la 3-an je prusia reĝo.
- 1701 komenciĝis milito je heredaĵo post la hispanaj habsburgoj.
- la 5-an de majo de 1705 Leopoldo la 1-a mortis pro hidropulmo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.futura-dtp.dk/SLAG/Personer/NavneL/Leopold1TR.htm Arkivigite je 2005-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
Kategorioj:
- Naskiĝintoj en Vieno
- Mortintoj en Vieno
- Naskiĝintoj en 1640
- Mortintoj en 1705
- Kavaliroj de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 9-an de junio
- Mortintoj la 5-an de majo
- Habsburgoj
- Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
- Hungaraj reĝoj
- Princoj de Transilvanio
- Reĝoj de Bohemio
- Princoj-elektistoj de Bohemio

