Batalo de Vieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski sendas la mesaĝon pri la venko en la Batalo de Vieno al la Papo Inocento la 11-a, pentraĵo de Jan Matejko
Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski renkontiĝas kun imperiestro de Sankta Romia Imperio Leopoldo la 1-a, pentraĵo de Artur Grottger

Batalo de Vieno okazis la 12-an de septembro 1683 inter pola-aŭstra-germana armeoj, sub la komando de pola reĝo Johano la 3-a Sobieski, kaj la armeo de Otomana Imperio sub gvido de veziro Kara Mustafa. Ĝin finis malvenko de turkoj, kiuj de tiu tempo transiris al defensivo kaj ne plu estis danĝeraj por kristana parto de Eŭropo. La batalo estas konsiderata unu el 20 decidaj bataloj en historio de la mondo.

Prakomenco[redakti | redakti fonton]

La memortabulo omaĝe al la pola reĝo Jan la 3-a Sobieski ĉe la fasado de pola preĝejo de Sankta Jozefo sur la monto Kahlenberg

Otomana Imperio de sia komenco baziĝis sur konkeroj. Dum jarcentoj laŭvicaj ŝtatoj estis invadataj kaj konkerataj de la turka Sultanio. Duone de la 14-a jarcento turkoj entreprenis planan konkeron de Balkana Duoninsulo superregante Bizancan Imperion, Bulgarion, Albanion kaj Serbion. En 1541 intervenis en Hungario dum la milito inter Habsburgoj kaj Zápolyidoj, apogante unue la duajn, kaj poste forprenante de ili la ĉefurbon kaj mezan parton de la lando. Samtempe turkoj devigis akcepti sian suverenecon apuddanubajn princlandojn - Valaĥio kaj Princlando Moldavio. Dum daŭra militado de 1645-1669 ili forprenis de Venecio Kreton. En 1672 ili atakis Pollandon, malfortigitan pro militoj kun Svedio, Rusio kaj kozakoj. Tiam ili konkeris Kamieniec Podolski (nun Ĥmelnicka provinco) kaj okupis Podolion. Superecon de Turkio agnoskis kozaka hetmano Petro Doroŝenko, subiginte al ĝi Dekstraflankan Ukrainion, pro kio eksplodis turka-rusa milito, daŭranta en la jaroj 1677-1681. En 1678 turkoj konkeris Czehryń (nun Ĉerkasa provinco), kaj en 1681 oni subskribis pactraktaton de Baĥĉisarajo.

Turkoj tamen ne sukcesis venki Habsburgojn kaj ekregi ceteran parton de Hungario. En 1682 eksplodis, en apartenanta al Aŭstrio parto de Hungario (nun Slovakio), kontraŭhabsburga ribelo. Fronte de ĝi ekstaris Emeriko Thököly. Turkoj, okupantaj la ceteran parton de Hungario, strebis profiti la situacion, kaj post akcepto de Thököly vasalecon, la Otomana Imperio entreprenis prepariĝi al nova granda militiro.

Minacita de invado imperiestro Leopoldo la 1-a turnis sin al Pollando kun propono fiksi atak-defendan aliancon kontraŭ Turkio. En la batalego ĉe Kahlenberg (Vieno) nomata Batalo de Vieno, komencis la pola reĝo Jan la 3-a Sobieski de Kahlenberg la batalon kontraŭ la turkoj, kiuj sieĝis Vienon 1683. La 12-an de septembro 1683 estis liberigita Vieno. Sur la monto troviĝas la malgranda pola kirko nomata St. Josef (Sankta Jozefo), ĉe la fasado de pola preĝejo estas la memortabulo omaĝe al la pola reĝo Jan la 3-a Sobieski (vidu la supran foton).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jan Wimmer: Odsiecz wiedeńska 1683 roku (Milita helpo de 1683). Warszawa: Interpress, 1983. ISBN 83-223-2028-0.
  • Jan Wimmer: Wiedeń 1683: Dzieje kampanii i bitwy. Monografia (Vieno 1683 Historio de kampanjo kaj batalo. Monografio) Warszawa: Wojskowy Instytut Historyczny, 1983. ISBN 83-110-6898-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]