Běstvina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°50′02″N 15°35′50″E  /  49.83389°N, 15.59722°O / 49.83389; 15.59722 (Běstvina)
Běstvina
municipo
Běstvina - zámek.jpg
Kastelo en Běstvina
Oficiala nomo: Běstvina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Memorindaĵo Běstvina kastelo
Situo Běstvina
 - alteco 338 m s. m.
 - koordinatoj 49°50′02″N 15°35′50″E  /  49.83389°N, 15.59722°O / 49.83389; 15.59722 (Běstvina)
Areo 14,07 km² (1 407 ha)
Loĝantaro 520 (01.01.2012)
Denseco 36,96 loĝ./km²
Unua skribmencio 1137
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 43 ĝis 538 45
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571181
Katastraj teritorioj 4
Partoj de vilaĝo 5
Bazaj sidejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Běstvina
Retpaĝo: www.mzh.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Běstvina estas vilaĝo situanta en la distrikto Chrudim, regiono Pardubice en Ĉeĥio, 5 kilometrojn okcidente de la urbeto Seč kaj 4 km sude de Třemošnice. Natursciencistoj konas ĝin pro tie okazantaj ĉiujaraj fakaj renkontiĝoj de la plej sukcesaj solvintoj de regionaj partoj de studentaj biologia kaj ĥemia olimpik-konkursoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas de jaro 1137.

Turismaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo Běstvina[redakti | redakti fonton]

Ĝi kun vasta parko troviĝas sur okcidenta rando de la komunumo. Ĝi estis konstruita en la 17-a jarcento kaj en la unua duono de la 18-a jarcento estis farita nova fronta konstruaĵo. La kastelo estas duetaĝa kun arkadaro. En la ĉefa fronta konstruaĵo estas kastela kapelo al sankta Adalberto.

Kapelo al Sankta Johano Nepomuka[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas antaŭ la kastelo. La kapelo estis konstruita laŭ planoj de J. J. Vogler post 1720-a jaro sur horizontala projekciaĵo de seslatera stelo, kiu estas atributo de la sanktulo. Ankaŭ fenestroj en konkavaj vandoj kaj en verto de la tegmento havas formojn de seslateraj steloj. Karakteron de la kapelo kompletigas kilecaj (azenecaj) arkoj de tri portaloj. En interno de la kapelo sur seslatera piedestalo staras ligna statuo de Sankta Johano Nepomuka skulptita fare de Georgo Thény. La kapelo estis dediĉita al Sankta Johano Nepomuka ankoraŭ antaŭ lia oficiala kanonizo en la jaro 1729.

Monumenta platano (Platanus hispanica)[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ ĝi situas antaŭ la kastelo. Cirkonferenco de la arbo estas 550 centimetrojn. La arbo etas protektata de j. 1996.

Memorinda platano en Běstvina

Preĝejo al sankta Johano Baptisto[redakti | redakti fonton]

Ĝi kaj tombejo situas sur monteto ĉe sudorienta rando de la vilaĝo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1726 fare de la gento de Birkenstein. Ĝia eminenta interna ekipaĵo ekestis en la tempo nelonge post finkonstruo de la preĝejo kaj estis farita pliparte en la skulptejo de majstro Ignaco Rohrbach en Chrudim.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol.- Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]