Lipoltice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lipoltice
municipo
Gotika preĝejo de sankta Mateo en Lipoltice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lipoltice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Lipoltice
 - alteco 280 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 16″ N 15° 34′ 08″ O / 49.98778 °N, 15.56889 °O / 49.98778; 15.56889 (mapo)
Areo 5,25 km² (525 ha)
Loĝantaro 431 (2023)
Denseco 82,1 loĝ./km²
Unua skribmencio 1257
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 64
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575313
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lipoltice
Retpaĝo: www.lipoltice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Lipoltice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, sub norda rando de la montareto Fera montaro (ĉeĥe Železné hory) 6 km sude de urbo Přelouč, ĉe la ŝoseo inter Přelouč kaj Turkovice. Vivas ĉi tie 431 loĝantoj (2023).

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Lipoltice
  • Pelechov
  • Sovoluská Lhota

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵeto en Lipoltice estis menciata en la jaro 1257, kiam posedis ĝin senjoroj el Lipoltice. Hroznata el Lipotice estis en la jaroj 1332-1347 abato de monaĥejo de Opatovice. Komence de la 16-a jarcento la fortikaĵeto jam estis neloĝata.

Naturo[redakti | redakti fonton]

En orienta flanko de Lipoltice estas kelkaj fiŝlagoj, nome Třešňovec, Rohlíček kaj Nečas. Proksime de Lipoltice estas roko el dura kvarcito, kiu elstaras el ĉirkaŭaj ardezoj. Verdan ardezon oni ĉi tie ekspluatis. En ĉirkaŭo elstaras ordovikaj silicaj sabloŝtonoj kun trovaĵoj de rara paleozoika faŭno (Obolus barrandei, Eoorthis bavarica k.a.).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Paroĥa preĝejo de Sankta Mateo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1280. Origine preĝejo servis ne nur por religiaj celoj, sed ankaŭ kiel defendpunkto okaze de danĝero. Tiu en Lipoltice estis ĉirkaŭigita per 2 m alta muro kaj per 2–3 m profunda fosaĵo. Restoj de tiu remparo estas videblaj ĝis nun. Oni tradicias, ke el la preĝejo gvidis okcidenten sekreta subtera fuĝa koridoro. La preĝejo estis kelkfoje rekonstruata. El origina gotika kirko restis nur malgranda gotika fenestro kaj kruca volbo. En la jaro 1892 estis la preĝejo prilongigita en orienta direkto. Ununava preĝejo havas poligonan presbiterejon interne duoncirkle fermitan. Sakristio estas sur norda flanko, antaŭ la fronto estas trietaĝa kvadrata turo. La presbiterejo havas platan plafonon kun pentraĵo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1909. En sakristio estas barela volbo kun diskosektoroj. En la navo estas kana plafono sur fabiono, ĥorejo estas masonita, fenestroj estas oblongaj kun duoncirklaj volbaĵoj. En subturejo estas jam menciita kruca volbo. Aranĝaĵo estas el la jaro 1892. La ĉefa altaro pseŭdobaroka, bildoj de J. Papáček, ligna baptujo el la jaro ĉirkaŭ 1700.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento estis alkonstruita baroka ostejo sur oblonga plano kaj kun triangula gablo kaj baroka tombeja enirpordego kun segmenta pinjono portata per volutoj.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

En Lipoltice komencis lerneja instruado en la jaro 1783. En la vilaĝo tiam ne estis lerneja domo kaj instruado devis okazadi en kelkaj lokoj kaj lernejo estis konstruita nur en la jaro 1839.

Muelejo[redakti | redakti fonton]

Masonita muelejo n-ro 37 estas el la jaro 1760.

Domaroj[redakti | redakti fonton]

Partoj de la komunumo estas domaroj Pelechov kaj Sovoluská Lhota. En Sovoluská Lhota, ĉirkaŭ fiŝlago Pelíšek estas porripoza kabanaro. La unua historia mencio pri la domaro estas en la jaro 1519, Pelechov dum intermilita periodo estis memstara vilaĝo.

Veturigista gastejo[redakti | redakti fonton]

Inter Lipoltice kaj Pelechov, en loko apud iama landa vojo de Čáslav al Přelouč, konseviĝis estinta veturigista gastejo. Mezepokaj veturigistoj ĉi tie ĝuis ripozon kaj ripozigis ankaŭ ĉevalojn kaj akompanantajn gardhundojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]