Monaĥejo de Opatovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

50°09′05,65″N 15°47′52,6″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “,”. Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “,”.">Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “,”.; Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “,”. (Monaĥejo de Opatovice)

Monaĥejo de Opatovice troviĝis en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice en vilaĝo Opatovice nad Labem.

Historio[redakti | redakti fonton]

Akton de la fondo de la monaĥejo de Sankta Laŭrenco en Opatovice, en kiu nomas jaron de la fondo 1073, oni deponas en Arĥivo de Supra Aŭstrio en Linco. Senpere en la dokumento estas legendo pri fondo de la monaĥejo. Kiam reĝo Vratislav restadis en sia burgo en Hradec sidante en kanoto ekdormis. Li sonĝis pri apero de Sankta Laŭrenco, kiu ordonis al li sur loko, kie vivis soleca monaĥo el klostro Břevnov, fondi monaĥejon. Sed tiu dokumento estas nur falsaĵo el tridekaj jaroj de la 12-a jarcento, kiu ekestis en procedo de emancipado de la eklezio el dependo al ŝtato, ĉar oni bezonis per iu dokumento pruvi, ke la eklezio estas suverena posedanto de la monaĥeja havaĵo. Estas kontradikceca, ĉu en nomita jaro estis fondita la klostro mem aŭ nur la ermitejo. Plejparto da fakuloj nun kliniĝas al opinio, ke la monaĥejon, la trian en Bohemio, fondis en la jaro 1086 reĝo Vratislav la 2-a danke por sia kronado en la jaro 1085.

Unu el la unuaj abatoj de la klostro, Mysloch, vizitis Klunizon kaj post sia reveno rekonstruigis la originan lignan klostron je ŝtonan. Tiu estis okaze de ĉeesto de reĝo Vladislav la 2-a en la jaro 1163 sanktigita de praga episkopo Daniel. En la jaro 1268 estis finkonstruita la klostra preĝejo de Sankta Laŭrenco. Fortikigita klostro estis gardata per la rivero Elbo kaj per akvoplenaj fosaĵoj.

En la 12-a jarcento benediktanoj, elpelitaj el sia monaĥejo en Hradisko ĉe Olomouc, finskribis en monaĥejo Opatovice t.n. Hradišťsko-Opatovicaj analojn, raran skriban memorindaĵon.

La monaĥejo de Opatovice estis riĉa, krom aliaj posedaĵoj sinsekve, per donacoj kaj aĉete akiris vilaĝojn en la tuta elba arko inter Opatovice, Pardubice kaj Přelouč kaj multajn havaĵojn en Moravio. En la jaro 1350, laŭ listo de klostraj impostoj en ĉeĥaj landoj estis klostro Opatovice je la 5-a aŭ 6-a loko laŭ la alteco de impostoj. En la jaro 1360 havis la klostra biblioteko 65 kodeksojn. La monaĥoj devis legi kaj transskribadi librojn. Laboris ĉi tie iluminista laborejo. En la jaro 1368 ekestis ĉi tie ankaŭ t.n. Krakova kodekso. Tiam ekestis legendo pri granda trezoro, kiun ĉi tie la monaĥoj ŝparkolektis. Tio estis por la monaĥejo detruiga.

Fine de la 14-a jarcento kaj komence de la 15-a jarcento ekestis ekonomia krizo kaj la monaĥejo ne kapablis pagi impostojn. Reĝo Venceslao la 4-a donis kiel garantiaĵon por pruntepreni al si monon de familiaro de senjoroj el Opočno la nepagitajn impostojn de la monaĥejo Opatovice. Penante reakiri "sian" monon, respektive laŭdiran trezoron, atakis en novembro 1415 Jan Městecký el Opočno kaj Ota el Bergov la klostron. La atakon ne transvivis tiama abato Petr Lazar.

En aprilo de 1421 la klostron atakis, forrabis kaj forbruligis husanoj surfronte de Diviš Bořek el Miletínek. La monaĥoj atendis la fortan atakon kaj kapablis forkuri en Pollandon en prepostejon en Silezio, kie ili vivis kelkajn dekjarojn. La monaĥejo en Opatovice jam neniam estis renovigita kaj ĝis nunaj tempoj restis el ĝi praktike nenio. Bedaŭrinde ankaŭ ne restis iuj skribaĵoj pri havaĵo, mastrumado kaj vivo en tuta administrata regiono. Kelkaj skribaĵoj konserviĝis en duplikatoj en aliaj monaĥejoj. Nur per granda penado naskiĝintino de Opatovice nad Labem, universitata profesorino E. Nohejlová sukcesis el sporadaj historiaj dokumentoj kompili historion de la monaĥejo en Opatovice el la jaroj 1086 - 1421.

Ĉu Jan el Opočno aŭ Bořek el Miletínek sukcesis malkovri kaj akiri la trezoron, neniu scias. La fakuloj plejparte interkonsentas sin en opinio, ke la monaĥejo antaŭ fino de sia ekzistado malriĉĝis. Onidire estas raporto pri tio, ke la monaĥoj devis doni kiel garantiaĵojn eĉ mesajn vazojn kaj diservajn robojn, por ke ili povu pagi al soldatoj por gardado de la klostro. El tio oni juĝas, ke en tiu tempo jam la monaĥejo ne havis iujn valoraĵojn.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Kompreneble, ke pri la trezoro ekestis kelkaj legendoj.

  • Unu el ili priskribas kiel la subterajn salonojn vizitis kaj la trezoron trarigardis imperiestro Karolo la 4-a.
  • Alia legendo rakontas, ke la monaĥoj, timante pro husanoj, metis tutan trezoron en barelojn kaj petis sinjoron en la burgo Kunětická hora kaŝi la "raran vinon". La sinjoro mensogon malkovris kaj anstataŭigis la trezoron per vino. Kiam la danĝero forpasis kaj la monaĥoj barelojn malfermis, atendis ilin malĝoja surprizo.
  • Oni ankaŭ rakontas, ke Ota el Bergov la trezoron fakte akiris kaj kaŝis ĝin en sia sidejo Trosky en la turo nomata Virgulino. Peza ŝtonego fermas enirejon en internon de la roko, kie la trezoro troviĝas ĝis nun.
  • Post multaj jaroj estis proksime de ruinoj de iama monaĥejo konstruita muelejo. Post kiam ili jam kelkaj jaroj muelis, senatende la muelejo haltis, la akvo ĉesis flui al muelrado. Surprizitaj muelistoj vidis, ke la akvo perdiĝas ie en subteron. Ili ekkomprenis, ke la akvo trovis vojon en subterajn spacojn kun kaŝita trezoro. Tiu atendas en akva regno sian trovanton ĝis nun.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.