Abatejo de Cluny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cluny-Abtei-Ostfluegel-mtob.jpg

La abatejo de Cluny (esperante Klunizo) situanta en la franca departemento Saône-et-Loire, regiono Burgonjo apud Mâcon, estis fondita la 11-an de septembro 909 aŭ 910, de la duko de Akvitanujo kaj grafo de Aŭvernjo, Vilhelmo la 1-a de Akvitanujo, kiu metis ĝin sub la tujan aŭtoritaton de la papo Serĝo la 3-a. Ĝuste per tiu fondinta akto naskiĝis ankaŭ la ordeno de Cluny.

La benediktana ordeno estis la ĉefa punkto por la stabileco, kiun la eŭropa socio efektivigis dum la 11-a jarcento, kaj parte pro severa obeo al reformita benediktana regulo. Cluny iĝis agnoskita ĉefa en la okcidenta monaĥaro ekde la fina 10-a jarcento. Kelkaj kompetentegaj abatoj en Cluny estis estimataj internacie. La monaĥejo de Cluny iĝis eĉ la plej granda, plej prestiĝa kaj plej dotita monaĥa institucio en Eŭropo. Cluny estis plej influa ekde la dua duono de la 10-a jarcento ĝis la eko de la 12-a.

Konstruado de la abatejo[redakti | redakti fonton]

Cluny I[redakti | redakti fonton]

Iamatempe, homoj kredis ke mondofino alvenos je la jaro 1000. Tiutempe la hungaroj ekinvadis la malgradan Karolidan ŝtaton.

Kristanoj opiniis, ke post morto iliaj animoj eniros ĉu Paradizon ĉu inferon. Por esti certaj supreniri paradizon, malriĉuloj faras pilgrimadon al iu ajn sankta loko kaj riĉuloj aĉetas "indulgojn". Vilhelmo la dua, duko de Akvitanujo (regiono sudokcidente de Francio) kaj grafo de Aŭvernjo, posedis romistilan vilaon en la kamparo de Klunizo. Li donis ĝin al la eklezio.

Li venigis Bernon , abaton de Beaume les Messieurs, kie jam staris abatejo, por estri la monaĥejon de Klunizo kaj devigi la striktan benediktan ordenregulon. Li komencis la konstruadon de la abateja preĝejo Cluny I.

La unua abatejo enhavis relikvojn de la sanktulo, al kiu ĝi estas dediĉita, Sankta Petro. Multaj monaĥestroj aliĝas al la regulo.

Cluny I estos finkonstruita sub lia posteulo Odon, en 927.

Post Bernon, kiu forpasis en 926, junaj abatoj estas elektitaj per voĉdono ene de la monaĥejo. La dua abato Odon (926-942) multobligis abatejojn, en ĉiu estris unu abatejestro: 50 estas en 931, kiam li mortas. En 931 Klunizo iĝas, dank’al la papo Johano, sendependa de ĉiu potenco. Aymar (942-954) ricevis multaj donacojn.

Cluny II[redakti | redakti fonton]

La kvara abato (954-994) de Cluny, sankta Maïeul, baptopatro de la gefiloj de la imperiestro Otto, konstruis laŭ la romanika arto Cluny II, kiu estis konsekrita en 981.

La kvina abato Odilon (994-1049) estas tre fama kaj grava en historio de Cluny. Por forigi la timon de jaro 1000, li venigas italan arkitekton por konstruigi abatejon Sankta Beninjo en Diĵono. En 1030, Odilon monaĥestro decidis, ke la 2a de novembro estos Festo de mortintoj. Tiu Festo disvastiĝis poste tra la tuta kristanaro. Por lukti kontraŭ landsinjoroj (ĝenerale nobeloj) kiuj senĉese interbatalis, li postulis pordian militinterrompon plurfoje en la semajno : dimanĉon , sabaton , vendredon ( pro morto de Kristo ) ĵaŭdon, merkredon. Milito esti ankaŭ malpermesata dum la granda fasto, kaj advento.

Cluny III[redakti | redakti fonton]

Tria preĝejo de la abatejo (Cluny III)

La konstruo de Cluny III, komenciĝis en 1088 dum la abatadoj de Hugo de Semur (1049-1109) kaj Pons de Melgueil, kiu finkonstruis ĝin en 1130. Ĝi iĝis la plej granda religia konstruaĵo en la tuta Eŭropo, ĝis kiam la Baziliko Sankta Petro de Romo estis konstruita en 1506. Ĝi estis 187 metrojn longa kaj 31,96 metrojn alta sub volbo. Kiam mortis Sankta Hugo, la abatejo estis jam potenca kaj riĉa, ĉar ĝi rajtis kolekti impostojn, ricevi donacojn, ktp ...

Li cerbumis pri la parabolo pri Lazaro en biblio ; laŭ li, per preĝoj oni povas helpi homojn eniri paradizon. Tial li decidas ke la 2an de novembro estos festo de mortintoj. Tiu Festo de Mortintoj disvastiĝos poste tra la tuta kristanaro.

Per la mono ricevita kiam oni registrigis la forpasintojn sur kajeron, la abatejo kreis karitatan aktivadon.

Monaĥoj helpis per almozdonoj malsanulojn, malriĉulojn ktp...

Li kanonigis sian antaŭulon Sankta Maïeul, kiu iĝis la unua kluniza sanktulo. Li venigis aliajn relikvojn. Klunizo iĝis la duaranga pilgrimadloko post Romo en Italio.

Ponce de Melgueil finkonstruigis la grandan abatejon. Li diris ke pilgrimantaj homoj vidos Paradizon surtere. Arkitekturo atingis sian paroksismon. Li kverelis kun najbara Grafo de Bransiono ; papo subtenis tiun grafon kaj Ponce foriris, kreis monaĥejon aliloke kaj revenis poste kun armeo.

La nova abatejestro estis Petro la Kultinda, sed li estis juna (dudekjara)

La abatejo estis rabita kaj Ponce de Mergueil estis ekskomunikita. Petro la Kultinda iĝis la vera abatejestro .

En Francujo tiam alia ordeno disvastiĝis : ordeno de la Cistercianoj, kiu riproĉis klunizan ordenon kunvivi ene de homoj, tro vivi vantomontre, ne sufiĉe preĝi ktp ... Sekve de la Reconquista en Hispanio, judoj kaj araboj instaliĝis en Francujo.

Petro la kultinda, kiu tradukigis la Koranon kaj la Talmudon kaj studis ilin, estis verŝajne la unua kontraŭjudulo ; li skribis ideojn kiuj utilis, en Liono, dum la kunveno (Koncilio)... ,kiu organizis inkvizicion - terura afero : arestado kaj bruligo de ne-katolikaj homoj. Abato Petro mortis en 1156.

En tiu epoko, 25 000 monaĥejoj staris en Eŭropo, 1200 en Francujo ; 600 monaĥoj vivis en Klunizo.

Dekadenco[redakti | redakti fonton]

La sekvontaj monaĥoj estras proksimume nur 3 jarojn ; foje ili demisias , foje ili estas murditaj ...

Aliaj religiaj ordenoj disvastigas : Franciskanoj, Dominikanoj.

Dum religiomilitoj ( tre gravaj en Francujo, kie protestantoj kaj katolikoj interbatalis ) abatejo de Cluny estas damaĝegita.

La lasta abato, De la Rochefoucault, detruigas la malnovan abatejon kaj konstruigas novan laŭ morica arkitektostilo. Hodiaŭ estas videbla plejmulte tiu konstruaĵo.

Detruo[redakti | redakti fonton]

La jaroj sekvantaj la Francan Revolucion estis fatalaj por la konstruaĵo. En 1790 pro la franca revolucio (kiu okazis en 1789) monaĥoj estas forigitaj; jam multaj relikvoj malaperis, ŝtelistoj prenis multajn trezorojn.

La bieno de la abatejo estis vendita en 1798. La abatejo estas vendita kaj utilas kiel ŝtonminejo. Kiam, nun, oni promenas tra la stratoj de la urbo, videblas partoj de skulptaĵoj de la abatejo.

En 1801 la prefektejo (reprezantanto de ŝtato) postulis malkonstruadon de granda parto de kluniza abatejo. Ĉevalbredejoj por Napoleono la unua (imperiestro) anstataŭis ĝin, (ili daŭre ekzistas).

En 1823 malkonstruado haltas.

Nova vivo[redakti | redakti fonton]

Feliĉe, danka’al Prosper Mérimée ministro pri kulturheredaĵo, la abatejo de Klunizo estis la unua heredaĵa monumento, pri kiu oni zorgis.

Victor Duruy, franca ministro pri edukado, instaligas teknikan lernejon por la apudaj (45 kmn for en Le Creusot ) laboristoj, teknikistoj de metalurgiaj fabrikoj Schneider.

Tiu lernejo iĝos Nacia Lernejo de Artoj kaj Metioj depost 1905 ; la abatejo- ĉefe la monaĥejo rekonstruita je la 18a jarcento - gastigas centron ENSAM por instrui inĝenierojn pri Arts-et-Métiers (Artoj kaj Metioj) (nomitaj Gadzarts).

Hodiaŭ restas nur malgranda parto de Klunizo la 3-a. Nur la suda sonorilturo de la transepto nomita "de la benita akvo", kies kupolo estas oktogona, ankoraŭ ekzistas. Tiu-ĉi lasta konsistigas malpli ol 10 % de la surfaco de Klunizo, kiu estis la dua plej granda preĝejo en la mondo.

Sperta arkeologo, la usonano Kenneth John Conant, ekde 1928 estris prifosadojn.

Nun faka asocio “IN SITU" konceptis virtualan bildon de la abatejo, kiu estas videbla kiam oni vizitas la faman abatejon.

Pri la 1100a datreveno de la abatejo de Cluny en muzeo de XI’ANG staras multaj steleoj. Unu el ili estas atesto de alveno de la unaj kristanoj nomitaj “nestorianoj”en Ĉinio.

Anino de asocio “Ĉinio en Klunizo” veturis al XI’AN, invitis faman belskribiston kaj lian kunkunlaboranton. Ili gravuros sur steleon en Cluny poemon verkitan de fama poeto kaj pejzaĵpentristo WANG WEI. Franca loka skulptisto gravuros la francan tradukon sur alia flanko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]