Odo de Cluny
Sankta | |||||
Odo de Cluny | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Odon de Cluny | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 878 en Le Mans | ||||
Morto | 18-an de novembro 942 (64-jaraĝa) en Tours | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto muzikologo hagiografo komponisto vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Kanonizo | 1407 | ||||
Festotago | 18-a de novembro | ||||
Atributoj | servanta malriĉulojn kun libro | ||||
Patroneco | muzikistoj; por pluvo, kontraŭ trosekeco | ||||
2-a abato de Cluny | |||||
Dum | 927–942 | ||||
Antaŭulo | Berno de Baume | ||||
Sekvanto | Aymardus | ||||
abato de Saint-Pons-de-Thomières | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Odo de Cluny (naskiĝis ĉirkaŭ 878 apud Le Mans; mortis la 18-an de novembro 942 en Tours) estis la dua abato de la benediktana abatejo de Cluny (en Esperanto Klunizo[1]) kaj iniciatis la Cluny-an reformon de la monaĥejoj. Ekde 1407 li estas sanktulo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Filo de nobelo, Odo ricevas bonan edukadon ĉe Vilhelmo de Akvitanio. Poste li aliĝis al la benediktanoj kaj studas en Tours kaj Parizo. Li konsekriĝis pastro en la abatejo Baume-les-Messieurs. Post la morto de la unua abato Berno, Odo transprenis en 927 la estradon de la abatejo de Cluny. Li zorgis pri ekzakta obeo al la ordenaj reguloj kaj sukcesis kontraŭ rezisto de monaĥejaj altranguloj, sed kun la aprobo de nobelaro kaj de la Papo, ke multaj monaĥejoj estis metitaj sub la estrado de Cluny. Tiel kreskis la influo de la reformideoj.
Odo estis ankaŭ muzikema kaj mem komponis ĥoralojn kaj verkis kelkajn muzikoteoriajn verkojn.
Festotago
[redakti | redakti fonton]La festotago de la sanktulo estas la 18-a de novembro. Odo estas protektanto de la muzikistoj. Oni petas lian helpon por pluvo kaj kontraŭ trosekeco.
Ikonografio
[redakti | redakti fonton]Odo estas ofte bildigita kiel abato servanta malriĉulojn kun libro.