Le Mans
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Mans (stacidomo). |
Le Mans | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
fotokolekto
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Luarlandoj | ||
Departemento | Sarthe | ||
Arondismento | arondismento Le Mans | ||
Kantono | Ĉefurbo de 12 kantonoj | ||
Komunumaro | Le Mans Métropole | ||
INSEE kodo | 72181 [+] | ||
Poŝtkodo | 72000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 143 847 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 2 724 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 0′ N, 0° 12′ O (mapo)48.0041666666670.19694444444443Koordinatoj: 48° 0′ N, 0° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 51 m [+] | ||
Areo | 52,81 km² (5 281 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Le Mans [lə mɑ̃] (esperante ankaŭ Manso) estas franca komunumo kaj urbo, kiu troviĝas 180 km sudokcidente de Parizo. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Sarthe, en la regiono Luarlandoj, en la okcidenta parto de la lando. Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Le Mans, kaj al la kantono '.
Laŭ la stato de 2019 en la komunumo vivis 143 847 loĝantoj sur areo de 52,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 724 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Saint-Pavace, Sargé-lès-le-Mans, Trangé, Yvré-l'Évêque, Allonnes, Arnage, Changé, La Chapelle-Saint-Aubin, Coulaines, Mulsanne, Rouillon kaj Ruaudin.
Manso estas fama pro sia fama Katedralo Sankta Juliano, kaj ankaŭ pro la rijetoj (rillettes) (hakita porkaĵo kuirita en graso, kiun oni ŝmiras sur panon).
En Manso, okazas ĉiujare du famaj longtempaj konkursoj :
- la 24 Horoj de Manso (aŭtomobila konkurso),
- la “Bol d’Or” (la Ora Bovlo) (motorcikla konkurso).
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Paderborn en Germanio
Quintanar de la Orden en Hispanio
Suzuka en Japanio
Hauza, Okcidenta Saharo
Rostov-na-Donu en Rusio
Volos en Grekio
Bolton en Unuiĝinta Reĝlando
Ŝjanjango en Ĉina Popola Respubliko
Aleksandrio en Egiptio
Famuloj ligitaj al Manso[redakti | redakti fonton]
- Gotfredo la 5-a (Anĵuo), grafo
- Henriko la 2-a (Anglio), filo de la antaŭa
- Berengela de Navaro, edzino de Rikardo la 1-a (Anglio)
- Johano la 2-a (Francio), "Johano la Bona" reĝo de Francio
- Karlo la 6-a (Francio), "Karlo la Plejamata" kaj poste "Karlo la Freneza" reĝo de Francio
- Joachim du Bellay, poeto
- Pierre de Ronsard, poeto
- François Fillon, ĉefministro de Francio de 2007 ĝis 2012
- Stéphane Le Foll, ministro de la Ministerio pri agrikulturo de 2012 ĝis 2017
- Leslie Bourgoin, kantistino
- Emmanuel Moire, kantisto
Esperanto en Manso[redakti | redakti fonton]
En 1928 la franca kongreso de Steno en Le Mans akceptis en la regularo por la atestoj pri profesia lernado kaj kapableco de la stenografoj kaj sekretarioj Esperanton inter la fremdaj lingvoj.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Bildoj[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Le Mans (stacidomo)
- Le Mans-Hôpital-Université (stacidomo)
- Le Mans-Triage (stacidomo)
- Tramtransporto en Le Mans
- Komunumoj de Sarthe
- Listo de urboj de Francio
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (france)
- Turismo en Le Mans (same france)