Pierre de Ronsard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Pierre de Ronsard ĉirkaŭ 1620 laŭ anonima artisto ~ Belarta Muzeo en Blois (blŭA)

Pierre de RONSARD (1-an de septembro 1524 - 27-an de decembro 1585) estas unu el la elstaraj francaj poetoj de la 16-a jarcento. Li naskiĝis je la unua de septembro 1524 en la nobeldomo La Poissonnière [La PŭasonjER] apud la vilaĝo Couture-sur-Loir en la nuna arondismento ĉirkaŭ Vendôme, kiu nun troviĝas nordoriente en la franca departemento Loir-et-Cher. Tiujn lokojn de la tiama regiono Vendômois li prikantis en siaj versaroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Odoj (Odes, 1551–1552).
  • La amoj de Casandra (Les Amours de Cassandre, 1552).
  • La reĝa bokaĝo (Le bocage royal, 1554). Bokaĝo estas kutima pejzaĝo en Francio, kiu konsistas el heĝoj, kiuj deigas kampojn.
  • La himnoj (Les Hymnes, 1556).
  • Poemoj (Poèmes, 1560–1573).
  • "La franciado" (La Franciade, 1572). Franciado (en la franca Franciade) estis la nomo, kiun oni donis en Francujo al la kvarjara periodo, fine de kiu oni aldonis tagon al la jaro por adapti la jarlibran tempon al la reala tempo.
  • Diskurso pri nuntempaj miseroj (Discours sur les misères du temps, 1560).