Meza franca lingvo
Aspekto
Meza franca lingvo (france moyen français, en la senco de "mezepoka franca") estas historia divido de la franca lingvo kiu kovras la periodon el la 14-a ĝis la komenco de la 17-a jarcento (do ekde iom antaŭ la jaro 1400 ĝis la jaro 1600 aŭ iom poste).[1] En analogio al la pli malnova formo malnovfranca lingvo en unu adjektivo eblas ankaŭ kuntiri la terminon al titolo mezfranca lingvo. Ĝi estas periodo de transiro dum kiu:
- la franca lingvo iĝis klare distingita disde la aliaj konkurencaj Lingvoj de oïl, kiuj estas foje enmetitaj ene de la koncepto de malnovfranca lingvo (l’ancien français)
- la franca lingvo estis trudita kiel la oficiala lingvo de la reĝlando Francio anstataŭ la latina aŭ aliaj lingvoj de oïl kaj la okcitana lingvo
- la literatura disvolviĝo de la franca lingvo preparis la vortotrezoron kaj gramatikon de la klasika franca (le français classique, en vikidatumoj) parolata en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Iuj aŭtoroj proponas ekigi la periodon en 1350, kaj la anglalingva referenco Ayres-Bennett kaj Caron el 2016 proponas transiron al la posta klasika franca en 1630.