Malnovfranca lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Malnovfranca lingvo estis latinida lingvo, per kiu oni parolis en regionoj de Belgio, Svislando kaj norda Francio proksimume en la jaroj 1000 - 1300, antaŭ ol ĝi fariĝis la meza franca lingvo. En mezepoko ĝi estis unu el la lingvo de Oïl, kiel la valona lingvo kaj la pikarda franca dialekto.

Ĉefaj fonologikaj mutacioj[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝiĝo de vulgara latino en malnovfrancan lingvon karakteriziĝis de pli multaj fonetikaj forŝoviĝoj ol en aliaj latinidaj lingvaroj. Multaj konsonantoj malaperis, plosivoj mildiĝis: habere ("havi") > aveir. Precipe en apertaj silaboj, malnovaj latidinaj monoftongoj /a/, /e/, /i/, /o/, /u/ kaj /y/ fariĝis novaj malnovfrancaj diftongoj: rē-ge(m) ("rego") > rei, mel(l)e "mielo" > miel, habēre > aveir. En fermitaj silaboj nur formiĝis diftongoj au kaj eu, antaŭ l.

Sinkopo jam ekis en vulgara latino, sed sole en epoko de malnovfranca lingvo finiĝis (ekzemplo: de-bet, "li/ŝi/ĝi devas" < dei(f)t).