Indre-et-Loire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Indre-et-Loire
Situo de Indre-et-Loire
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Centro
Numero 37
Prefektejo Tours
Subprefektejoj Chinon
Loches
Prezidanto de la
ĝenerala konsilio
Frédéric Thomas
Statistikaĵoj
Loĝantaro 588 420 (2009)
Loĝdenso 96 loĝ./km2
Areo 6 127 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 37
Interkomunumoj 24
Komunumoj 277
v  d  r
Information icon.svg

Indre-et-Loire [ɛ̃dʁelwaʁ] estas unu el la ses departementoj de la franca regiono Centro. Ĝi etendiĝas sur 6 127 km2 kaj havas 588 420 loĝantojn. La ĉefurbo estas Tours.

Indre-et-Loire havas landlimojn kun la departementoj Loir-et-Cher, Indre, Vienne, Maine-et-Loire kaj Sarthe. La departemento tute enhavas 277 komunumojn.

Antikva gaŭla popolo estis la Turonoj. Malnova franca provinco estis Touraine.

La nomo “Indre-et-Loire” venas de du el la riveroj, kiuj trafluas la departementon: Luaro kaj Indre.

Vinproduktado: Sauvignon el Touraine ("flora" kaj parfuma blanka vino)

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 703 voĉdonojn (0,43% de voĉoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]