Marisol Touraine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marisol Toureaine

Marisol TOURAINE (naskiĝis la 7-an de marto 1959 en Parizo) estas franca socialista politikistino kaj la nuna ministro pri socialaj aferoj kaj sano en la ministraro unua de Jean-Marc Ayrault depost la 16-a de majo 2012.

Ŝi cetere oficiis kiel membro de la Nacia Asembleo kaj prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de departemento Indre-et-Loire. Ŝi estas la filino de sociologo Alain Touraine kaj edzino de Michel Reveyrand de Menthon, franca ambasadoro en Ĉado ekde 2010.