Kader Arif

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kader Arif
Kader Arif
Kader Arif en 2013.

Oficanta
Funkcio akceptita:
9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Li mem (kiel delegita ministro)

En funkcio:
16-a de majo 2012 – 31-a de marto 2014
Prezidento François Hollande
Venanta post Marc Laffineur

En funkcio:
20-a de junio 2012 – 21-a de julio 2012
Venanta post Nova distrikto

En funkcio:
20-a de julio 2004 – 15-a de majo 2012
Sekvanto Éric Andrieu

Naskiĝo 3-a de julio 1959
en Alĝero (Alĝerio)[1],[2]
Nacieco Franca
Politika partio Socialista Partio (PS)
Alma mater Universitato Tuluzo 2-Le Mirail
v  d  r
Information icon.svg

Kader Arif (naskiĝis la 3-an de julio 1959 en Alĝero (Alĝerio)[1],[2]) estas franca politikisto. Li fariĝis ministro delegita al batalintoj la 16-an de majo 2012 en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault. De la 9-a de aprilo 2014, li estas subministro komisiita pri batalintoj kaj memorigo, en la 1-a registaro de Manuel Valls kaj 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arif Carmaux 2012.JPG

Originoj, studoj kaj familio[redakti | redakti fonton]

Kader Arif[3], estas la plejaĝulo de kvarinfana familio. Lia patro engaĝita kiel harkio flanke de la franca armeo, forlasis Alĝerion por Francio, kun sia familio.

Li studis en Castres, poste en Tuluzo, en la Universitato Tuluzo 2-Le Mirail.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Socialista aktivulo en Haute-Garonne, Kader Arif estis rimarkita de Lionel Jospin, tiam departementa konsiliano de Haute-Garonne kaj ĉefsekretario de la Socialista Partio.

Kader Arif en amaskunveno subtena al Ségolène Royal en Tuluzo, la 13-an de aprilo 2007.

La 13-an de junio 2004, Kader Arif estis elektita [[mambro de la Eŭropa Parlamento][4].

La 24-an de novembro 2005, Kader Arif estis reelektita ĉefsekretario de la Socialista Partio de Haute-Garonne kun 81,5 % da voĉoj.

La 6-an de junio 2009, estro de la listo PS (listo LSOC) por la sudokcidenta distrikto, li ricevis 17,72 % de la esprimitaj voĉoj[5] kaj estis relektita eŭropa parlamentano.

La 16-an de majo 2012, li estis nomumita ministro delegita al batalintoj en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault.

La 16-an de junio 2012, li estis elektita deputito kun 57,78 % da voĉoj. Li lasis sian seĝon al sia anstataŭantino Émilienne Poumirol la 21-an de julio 2012.

La 9-an de aprilo 2014, li estis nomumita subministro ĉe la ministro pri defendo, komisiita pri batalintoj kaj memorigo[6].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]