Harlem Désir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Harlem Désir
Harlem Désir
Harlem Désir en februaro 2014.

Oficanta
Funkcio akceptita:
9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Thierry Repentin

En funkcio:
17-a de septembro 2012[1] – 9-a de aprilo 2014
Venanta post Martine Aubry

En funkcio:
la 30-an de junio – 16-a de oktobro 2011

En funkcio:
20-a de julio 1999 – 8-a de aprilo 2014
Venanta post Christine Revault d'Allonnes-Bonnefoy

En funkcio:
1984 – 1992
Venanta post Kreita ofico

Naskiĝo 25-a de novembro 1959
en Parizo (Francio)
Nacieco Franca
Politika partio GE (1992-1993)
Socialista Partio (PS) (ekde 1993)
Alma mater Universitato Panthéon-Sorbonne
v  d  r
Information icon.svg

Harlem Désir, naskiĝinta la 25-an de novembro 1959 en Parizo (Seine), estas franca politikisto. Unue konata, en la jardeko de 1980, kial asocia aktivulo kaj prezidanto de SOS Racisme, li komencis balotan karieron komence de la sekvanta jardeko kaj aliĝis al Generacio Ekologio, poste al la Socialista Partio. Li estis membro de la Eŭropa Parlamento de 1999 ĝis 2014. Ĉefsekretario de la franca Socialista Partio intertempe dum la kampanjo por la elekto de prezidentkandidato en 2011, li estis elektita al tiu posteno en oktobro 2012. La 9-an de aprilo 2014, li estis nomumita subministro komisiita pri eŭropaj aferoj en la 1-a registaro de Manuel Valls.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infaneco, studoj kaj familio[redakti | redakti fonton]

Harlem, Jean-Philippe Désir naskiĝis la 25-an de novembro 1959 en Parizo. Lia patro, Jean-Marie Désir, kun martinika origino, estis tiam lernejestro, komunista simpatianto kaj kontraŭkoloniisto kiam lia patrino Nicole Duméry, kun origino en Vosges[3], estis infanzorgantino kaj sindikatisto CGT[4].

Harlem Désir lernis en universitato Parizo 1 Panthéon-Sorbonne, kie li diplomiĝis per licenco pri filozofio en 1983.

Li edziĝis, en 1985, al Marianne Sauterey, sekretariino de la socialista frakcio en la Nacia Asembleo sed divorcis en 1988. Poste li havis du infanojn kun ĵurnalistino Anna Angeli[5].

SOS Racisme[redakti | redakti fonton]

Harlem Désir en 1991.

Harlem Désir mallonge aktivis en la JCR, la organizaĵo de la junularo de la Revolucia Komunista Ligo (LCR)[6].


De novembro 1986 ĝis oktobro 1987, li estis prezidanto de SOS Racisme.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Komenco[redakti | redakti fonton]

En decembro 1993, li aliĝis al la Socialista Partio, kaj eniris la nacian estraron en 1994[7].

Paralele, li estis membro de la Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio, de 1989 ĝis 1994, poste de 1997 ĝis 1999.

En la Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

Harlem Désir en 2010.

Li denove sensukcese kandidatiĝis por la deputita baloto de Aulnay-sous-Bois, en 1997. Du jarojn poste, li estis elektita kiel eŭropa parlamentano.

En 2009, li regvidis la liston de PS en la Francilia distrikto ; li estis reelektita membro de la Eŭropa Parlamento (lia listo ricevis 13,58 % de la voĉoj kun redukto de 11,45 kompare al 2004).

En la Socialista Partio[redakti | redakti fonton]

La 27-an de majo 2012, li kandidatiĝis por anstataŭi Martine Aubry kape de PS[8]. Okaze de la baloto de la 18-a de oktobro 2012, li estis elektita ĉefsekretario de la partio kontraŭ Emmanuel Maurel, kun 72,5 % da voĉoj kaj partoprena procento 46,5 %[9].

La mandato de Harlem Désir kiel estro de la Socialista Partio estis kritikata de diversaj elektitoj de la partio, kiuj taksas lin ne sufiĉe videbla. Komence subtenita de pluraj estroj de PS kiel Jean-Christophe Cambadélis, Harlem Désir aperis pli kaj pli izolita laŭlonge de la monatoj.

En la registaro[redakti | redakti fonton]

Unu jaron kaj duonon post lia alveno al la regado de la Socialista Partio kaj dek tagojn post la malvenko de la partrio en la municipaj balotoj, Harlem Désir, estis nomumita la 9-an de aprilo 2014 subminsitro komosiita pri eŭropaj aferoj en la 1-a registaro de Manuel Valls[10], konsekvence forlasas la estradon de PS. Laŭ opinisondo farita en aprilo 2014, pli ol tri francoj el kvar malaprobus tiun nomumon, malfavoran opinion egalan por la simpatiantoj de PS[11].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intertempe de la 17-a de septembro ĝis la 28-a de oktobro 2012 (elektita de la aktivuloj la 18-an de oktobro, li estis oficiale enoficigita la 28-an okaze de la partia kongreso).
  2. Li plenumis la oficon de Martine Aubry dum ties kandidatiĝo okaze de la baloto por elekto de prezidentkandidato de 2011
  3. Diversaj informiloj erare donis alzacan originon al Nicole Duméry, sed Joseph Valynseele kaj Denis Grando, en la ĉapitro « Harlem Désir » de sia verko À la découverte de leurs racines : seconde série — 1994, L'Intermédiaire des chercheurs et curieŭ, paĝoj 70-71 kaj 195, (ISBN 2-908003-03-1), notico BNF : 357619634 —, studis la praularon de Nicole Duméry kaj identigis kvaronon en Forêt d'Orléans (regiono de Neuville-aŭ-Bois), kvaraonon en Supra Normandio (regiono de Bourgthéroulde), nekonatan kvaronon kaj kvaronon en Vosges (regiono Raon-l'Étape).
  4. Nouvel Obs - 12-09-2012 - estraro de PS: Harlem Désir, interkonsenta sekvanto por Martine Aubry
  5. Jean-Louis Baucarnot, Le tout politique, Eld. "L'Archipel", 2011, 98-a p., (ISBN 9782809805666)
  6. Harlem Désir, stelo de kontraŭrasismo fariĝinta bona lernejano de PS, gazeto Le Monde, la 19-an de septembro 2012
  7. Marie-Odile Mergnac, Histoire familiale des hommes politiques français, Archives & culture, 1997, 83-a paĝo
  8. Désir kandidato por anstataŭi Aubry, gazeto Le Figaro, la 27-an de majo 2012.
  9. Naciaj rezultoj, alirita la 19-an de oktobro 2012.
  10. Dekreto de la 9-a de aprilo 2014 pri konsisto de la registaro, JORF n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560.
  11. La francoj ne subtenas Désir en la registaro, lejdd.fr, la 12-an de aprilo 2014

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]