Annick Girardin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annick Girardin
Persona informo
Naskiĝo 3-a de aŭgusto 1964
en Saint-Malo (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Maldekstra Radikala Partio (PRG)
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Subministro komisiita pri evoluigo kaj Franclingvio
Dum 9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Pascal Canfin (evoluigo)
Yamina Benguigui (Franclingvio)
Deputitino de la distrikto de Sankta-Piero kaj Mikelono
Dum 30-a de junio 201429-a de julio 2014
Sekvanto Stéphane Claireaux
Dum 20-a de junio 20079-a de majo 2014
Sekvanto Catherine Pen
Teritoria konsiliano de Sankta-Piero kaj Mikelono
Dum 28-a de marto 2000
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Annick Girardin, naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1964 en Saint-Malo (Ille-et-Vilaine), estas franca politikistino, aktiva en Sankta-Piero kaj Mikelono. Ŝi estas deputito de la insularo ekde la 17-a de junio 2007[1]. Ŝi estas membro de la Maldekstra Radikala Partio kaj prezidantino de la movado Cap sur l'avenir, fondita en 2000. Ŝi estis nomumita la 9-an de aprilo 2014 subministro komisiita pri evoluigo kaj franclingvio, en la 1-a registaro de Manuel Valls[2].

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Annick Girardin estas nun ano de la Teritoria Konsilio de Sankta-Piero kaj Mikelono, kie ŝi sidas ekde marto 2000.

Okaze de la deputitaj balotoj de 2007, ŝi ricevis 31,1 % de la voĉoj en la unua balotvico, kun 132 voĉoj malpli ol la eliranta deputito. Unu semajnon poste, ŝi estis elektita deputitino fronte al Gérard Grignon kun 51,27 % de la esprimitaj voĉoj.

Okaze de la deputitaj balotoj de junio 2012, ŝi estis reelektita ekde la unua balotvico kun 65,53 % de la voĉoj.

Ŝia anstataŭantino estas Catherine Pen.

Annick Girardin estas vicprezidanto de la franca sekcio de la parlamenta Asembleo de Franclingvio, kaj ankaŭ membro de la plenuma konsilio de la Maldekstra radikala Partio ekde 2012.

Ŝi estis nomumita subminsitro pri evoluigo kaj franclingvio, la 9-an de aprilo 2014, en la 1-a registaro de Manuel Valls[2]. Ŝia anstataŭantino Catherine Pen fariĝis deputitino sed tuj demisiis. Parta deputita baloto tiam okazis la 29-an de junio 2014, en kiu Annick Girardin estis kandidato. Denove venkinta, en la unua balotvico, ŝi restas en la registaro kaj ŝia nova anstataŭanto Stéphane Claireaux fariĝis deputito en aŭgusto 2014[3].

Plie, ŝi estis nomumita propra reprezentantino de la prezidanto de la Franca Respubliko al la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF) la 27-an de junio 2014[4].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La oficiala interretejo de la ministerio pri enlandaj aferoj, transmaro kaj teritoriaj kolektivumoj
  2. 2,0 2,1 Dekreto de la la 9-a de aprilo 2014 pri konsisto de la registaro, JORF n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560.
  3. Ivan Valerio, « Subministro frontos partan deputitan baloton », interretejo "lefigaro.fr", la 4-a de junio 2014
  4. Nomumo kiel propra reprezentantino de la prezidanto de la Respubliko al OIF Nomumo de Annick Girardin al OIF Arkivigite je 2014-07-28 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]