1-a registaro de Manuel Valls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Registaro de Manuel Valls
Reĝimo Kvina Respubliko
Prezidanto François Hollande
Ĉefministro Manuel Valls
Komenco 31-an de marto 2012
Koalicio PS - PRG
Antaŭa 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault
Information icon.svg
vdr

La registaro de Manuel Valls estas la 37-a registaro de la kvina Respubliko de Francio kaj tiu en ofico. Temas pri la tria registaro nomumita de la prezidanto de la Respubliko François Hollande.

La 31-an de marto 2014 posttagmeze, responde al la malvenko de la maldekstro en la municipaj balotoj de 2012, kiuj ĵus okazis, la ĉefministro Jean-Marc Ayrault prezentis la demision de sia registaro. Vespere, la saman tagon, la nomumo al hôtel Matignon de la eliranta ministro pri enlandaj aferoj, Manuel Valls, estis anoncita de la ŝtatestro François Hollande okaze de mallonga televida alparolo registrita en la salono de palaco Elizeo. La nomuma dekreto estis publikigita en la Oficiala Gazeto de la posta tago[1].

La aliaj ministroj estis nomumitaj per dekreto de la prezidanto merkred matene de la 2-a de aprilo[2] kaj la konsisto de la nova registaro estis anoncita en la sama tago je 11:25 (horo de Parizo[3], sekva en la posttagmezo per la transdono de oficoj inter la eksaj ministroj kaj ties postvenantaj. La listo de la subministroj estis anoncita la 9-an de aprilo 2014 je 16:50[4].

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Eliro de la ekologiistoj[redakti | redakti fonton]

La 1-an de aprilo 2014, Manuel Valls rakceptis delegacion de Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV), al kiu li asertis sian volon daŭrigi la energian transiron kaj agi favore al socia justeco kaj malcentrigo[5]. Sekve de tiu kunveno, la plenuma estraro de EELV rifuzis per sep voĉoj por, tri voĉoj kontraŭ kaj kvin sindetenoj eniri la novan registaron.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Temas pri registaro konsistanta el dek sep ministroj, inkluzive de la ĉefministro, kiu estas pareca : krom la ĉefministro (viro), ĝi havas ok virojn kaj ok virinojn. El la antaŭa registaro estrata de Jean-Marc Ayrault, naŭ ministroj konservis sian oficon (kvar el il gajnis pliajn atribuojn) kaj kvin iris al alia ministerio. Pierre Moscovici, kiu ĵus perdis en municipa baloto de 2014 en Valentigney, estis flankigita. Du ministroj ne estis en la antaŭa registaro : Ségolène Royal, kiu tamen estis ministro en antaŭaj registaroj, kaj François Rebsamen, kiu estis prezidanto de la socialisma frakcio en la Senato, kaj estas por la unua fojo nomumita en registaron.

Ĉefministro[redakti | redakti fonton]

Bildo Ofico Nomo Partio
Manuel Valls Ĉefministro Valls, Manuel Manuel Valls Socialisma Partio (PS)

Ministroj[redakti | redakti fonton]

Bildo Ofico Nomo[6] Partio
Fabius 4 février 2013.jpg Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo Fabius, Laurent Laurent Fabius PS
Ségolène Royal - Janvier 2012.jpg Ministro pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio Royal, Segolene Ségolène Royal PS
BHamon2012.jpg Ministro pri nacia edukado, ministro pri supera instruado kaj esplorado Hamon, Benoit Benoît Hamon PS
Christiane Taubira par Claude Truong-Ngoc juin 2013.jpg Sigelilgardisto, ministro pri justico Taubira, Christiane Christiane Taubira Maldekstra Radikala Partio (PRG) / Walwari
Michel Sapin - Février 2013.jpg Ministro pri ekonomio kaj publikaj kontoj Sapin, Michel Michel Sapin PS
Montebourg Toulouse 2012.JPG Ministro pri ekonomio, produkta reprogreso kaj ciferecigo Montebourg, Arnaud Arnaud Montebourg PS
Marisoltouraine 2.png Ministro pri socialaj aferoj (kaj sano) Touraine, Marisol Marisol Touraine PS
Socialist rally Zenith 2007 05 29 n15.jpg Ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo Rebsamen, François François Rebsamen PS
Rennes - 6 mai 2012 JY Le Drian-02 (cropped).JPG Ministro pri defendo Le Drian, Jean-YvesJean-Yves Le Drian PS
Bernard Cazeneuve.jpg Ministro pri enlandaj aferoj Cazeneuve, Bernard Bernard Cazeneuve PS
Portrait Najat Vallaud-Belkacem-crop.jpg Ministro pri virinaj rajtoj, urbo, junularo kaj sportoj Vallaud-Belkacem, Najat Najat Vallaud-Belkacem PS
Marylise Lebranchu (crop).jpg Ministro pri ŝtata reformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro Lebranchu, Marylise Marylise Lebranchu PS
Aurélie Filippetti - avril 2012 (crop).jpg Ministro pri kulturo kaj komunikado Filippetti, Aurélie Aurélie Filippetti PS
Le Foll Toulouse 2012.JPG Ministro pri agrikulturo, agronutrado kaj arbaro, proparolanto de la registaro Le Foll, Stéphane Stéphane Le Foll PS
Sylvia Pinel 1.jpg Ministro pri loĝado kaj teritoria egaleco Pinel, Sylvia Sylvia Pinel Maldekstra Radikala Partio (PRG)
George Pau-Langevin - Février 2013 (2).jpg Ministro pri transmaroj Pau-Langevin, George George Pau-Langevin PS

Subministroj[redakti | redakti fonton]

Bildo Ofico Supera ministro Nomo Partio
Jean Marie Le Guen.JPG Subministro komisiita pri rilatoj kun la Parlamento Ĉefministro Jean-Marie Le Guen PS
Fleur Pellerin Forum Mondial du Libre 2012 09 cropped.jpg subministro pri ekstera komerco, turisma reklamo kaj eksterlandaj francoj Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo Fleur Pellerin PS
Harlem Désir 01.JPG Subministro komisiita pri eŭropaj aferoj Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo Harlem Désir PS
Silver - replace this image female.svg Subministro komisiita pri evoluigo kaj franclingvio Ministro pri eksteraj aferoj kaj internacia evoluigo Annick Girardin Maldekstra Radikala Partio (PRG)
Frédéric CUVILLIER, Député-Maire de Boulogne-sur-mer (crop).jpg Subministro komisiita pri transportoj, maro kaj fiŝkaptado Ministro pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio Frédéric Cuvillier PS
Geneviève Fioraso - 2011.JPG Subministro komisiita pri supera instruado kaj esplorado Ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado Geneviève Fioraso PS
Christian Eckert (22 mai 2014).jpg Subministro komisiita pri buĝeto Ministro pri ekonomio kaj publikaj kontoj Christian Eckert PS
Valérie Fourneyron.jpg Subministro komisiita pri komerco, manmetiaro, konsumado kaj sociala solidara ekonomio Ministro pri ekonomio, produkta reprogreso kaj ciferecigo Valérie Fourneyron PS
Axelle Lemaire par Claude Truong-Ngoc avril 2015.jpg Subministro komisiita pri ciferecigo Ministro pri ekonomio, produkta reprogreso kaj ciferecigo Axelle Lemaire PS
Arif Carmaux 2012.JPG Subministro komisiita pri batalintoj kaj memoro Ministro pri defendo Kader Arif PS
André Vallini.jpg Subministro komisiita pri teritoria reformo Ministro pri ŝtata reformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro André Vallini PS
LR-2012-Hémicycle.JPG Subministro komisiita pri familioj, pliaĝuloj kaj aŭtonomeco Ministro pri socialaj aferoj kaj sano Laurence Rossignol PS
Silver - replace this image female.svg Subministro komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo Ministro pri socialaj aferoj kaj sano Ségolène Neuville PS
Meeting d'Athlétisme Paralympique de Paris - Thierry Braillard 01.jpg Subministro komisiita pri sportoj Ministro pri virinaj rajtoj, urbo, junularo kaj sportoj Thierry Braillard Maldekstra Radikala Partio (PRG)

Deklaro pri ĝenerala politiko[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aprilo 2014, la ĉefministro prezentis sian deklaron pri ĝenerala politiko antaŭ la nacia Asembleo, laŭ artikolo 49-1 de la konstitucio de la kvina Respubliko. Per 306 voĉoj por, 239 kontraŭ kaj 26 sindetenoj, Manuel Valls ricevis la fidon de la nacia Asembleo[7].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]