Sigelilgardisto, ministro pri justico (Francio)
Sigelilgardisto, ministro pri justico (Francio) | ||
---|---|---|
Garde des Sceaux, ministre de la Justice | ||
listartikolo en Vikimedio | ||
Tipo | ministerio | |
Estr(ar)o | Jean-Jacques Urvoas (ministro ekde 2016) | |
Lingvoj | ||
Retejo | Ministerio pri justico | |
La sigelilgardisto, ministro pri justico, en Francio, estas ano de la registaro komisiita pri la juridikcioj en la ministerio pri justico. Li estas la tenanto de la granda sigelilo de Francio.
Liaj oficoj[redakti | redakti fonton]
La titolo « sigelilgardisto » ĉiam antaŭas tiun de la ministro[1]. Li estas ano de la plenuma povo. La sigelilgardisto estras la juĝan administracion, de kiu li prezentas, antaŭ la Parlamento reformprojektojn. Li estras la juridikciojn sen rekta aŭtoritato super la sidantaj juĝistoj, kaj estas komisiita plenumi punan politikon, kiun li aplikigas per la prokuroraro[2].
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La ministerio pri justico.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Oficiala TTT-ejo de la ministerio pri justico, « Kancelierejo », « sigelilgardisto » : je la origino de la vortoj[rompita ligilo], historio kaj heredaĵo
- ↑ TTT-ejo "Vie-publique.fr", Kio estas sigelilgardisto ?
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Historio de la ministerio pri justico, historio kaj heredaĵo, la ministerio pri justico en la historio.