Lionel Jospin
Lionel JOSPIN, [lionel ĵospen], (naskiĝis la 12-an de julio 1937 en Meudon, en la franca departemento Hauts-de-Seine, mortis la 22-an de marto 2026), estis franca politikisto, ĉefministro de 1997 ĝis 2002.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Familio kaj infaneco
[redakti | redakti fonton]Politika ekiĝo
[redakti | redakti fonton]Franca ĉefministro de 1997 al 2002
[redakti | redakti fonton]Lionel Jospin estis ĉefministro de la 2-a de junio 1997 al la 6-a de majo 2002 dum la prezidantejo de Jacques Chirac. "Enketa komisiono pri Superphénix (unua franca regenera reaktoro por nuklea centralo) kaj la sektoro de reaktoroj kun rapidaj neŭtronoj" de 1998[1] raportis, ke "decido fermi Superphénix estis inkludita en la programo de Jospin ... en la interkonsento inter la Socialista partio kaj la Verda partio". Ankaŭ la sama raporto diras "malgraŭ multaj malfacilaĵoj, la teknikaj rezultoj estas senchavaj". En la klarigo de voĉdono ĉe la fino de la raporto, la komisianoj diras, ke "rezigni pri Superphénix estis granda eraro" kaj "Superphénix devas morti ĉar ĝi estas simbolo".
Prezidenta baloto de 2002
[redakti | redakti fonton]Ekde 2002
[redakti | redakti fonton]Datoj de lia kariero
[redakti | redakti fonton]- 1965, diplomita de la Nacia Lernejo pri Administrado, li eniras en la Ministrejo pri eksterlandaj aferoj kiel sekretario pri eksterlandaj aferoj.
- 1969, li haltis sian diplomatiistan karieron.
- 1971, li aliĝis al la franca socialista partio.
- 1977 - 1986, elektita konsilisto de Parizo.
- 1980 - 1988, fariĝis ĉefsekretario de franca socialista partio.
- 1981 - 1986, elektita deputito de Parizo. (27-a elektodistrikto : Kvartalo La Chapelle kaj La Goutte d'Or).
- 1984 - 1988, elektita eŭropa deputito.
- 1986 - 1988, elektita parlamenta deputito de Haute-Garonne.
- 1988 - 1992, elektita departementa konsilisto de la kantono de Cintegabelle (Haute-Garonne), kaj de nove elektita en aprilo de 1992.
- 1988, forlasis la direkton de la partio.
- 1988 - 1992, ministro de instruado.
- 1992 - 1997, regiona konsilisto de Sudo-Pireneoj.
- 1992 - 2002, elektita en la departementa konsilejo de Haute-Garonne.
- 1993, venkita dum la parlamentaj balotoj.
- 1995, venkita, dum la dua vico de la prezidenta baloto, de Jacques Chirac per 47,4% de la voĉdonoj.
- 1995 - 1997, fariĝis de nove ĉefsekretario de la partio.
- 1997, elektita de nove departementa deputito de Haute-Garonne.
- 1997, disigo de la parlamento. La maldekstra partio venkas en la balotoj. Lionel Jospin fariĝis ĉefministro.
- 2002, prezidenta baloto, venkita dum la unua vico, la 21-a de aprilo, per nur 16,18% de la voĉdonoj, kaj anoncis sian foriron de politiko, poste li eksiĝis el ĉiuj siaj mandatoj.
- 2005, publikigo de lia libro, Le monde comme je le vois la 27-an de oktobro.
- 2006, reveno en la politiko dum la someraj renkontiĝoj de la partio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala rettaglibro de de Lionel Jospin Arkivigite je 2011-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivoj de la ttt-ejo de la registaro de Lionel Jospin : biografio Arkivigite je 2004-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Multaj citaĵoj de Lionel Jospin
- Genealogio de Lionel Jospin, en la ttt-ejo de la pikardaj hugenotoj
- Ĉiuj arkivoj televidaj pri Lionel Jospin - INA Arkivoj televidaj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rapport d'enquête sur Superphénix et la filière des réacteurs à neutrons rapides (france). Alirita 2022-02-08 .
| ||||||||||||||||||
- Naskiĝintoj en 1937
- Mortintoj en 2026
- Viroj
- Naskiĝintoj la 12-an de julio
- Mortintoj la 22-an de marto
- Ĉefministroj de Francio
- Francaj ministroj pri nacia edukado
- Francaj ministroj pri sportoj
- Francaj ministroj pri esplorado
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Francio 1984-1989
- Grandaj krucoj de la franca nacia Ordeno de Merito
- Kandidatoj de franca prezidanta baloto

