Laurence Rossignol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laurence Rossignol
Laurence Rossignol
Laurence Rossignol, senatanino de Oise.

Oficanta
Funkcio akceptita:
9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Dominique Bertinotti (familio)
Michèle Delaunay (pliaĝuloj)

Senatanino de Oise
En funkcio:
1-a de oktobro 2011 – 9-a de majo 2014
Sekvanto Jean-Pierre Bosino

Oficanta
Li(Ŝi) akceptis funkcion:
15-a de marto 1998

Naskiĝo 22-a de decembro 1957
en La Garenne-Colombes (Hauts-de-Seine), Francio)
Nacieco Franca
Politika partio Socialista Partio (PS)
Alma mater Universitato de Burgonjo
Universitato Panthéon-Sorbonne
Profesio Prijura ĵurnalisto
v  d  r
Information icon.svg

Laurence Rossignol, naskiĝinta la 22-an de decembro 1957 en La Garenne-Colombes (Hauts-de-Seine), estas franca politikistino. Membro de la Socialista Partio, ŝi estis senatanino de Oise, vicprezidanto de la Regiona Konsilio de Pikardio, nacia sekretario de la Socialista Partio komisiita pri medio, proparolanto ; ŝi estas ankaŭ konata pro sia feminisma aktivado. En 2014, ŝi estis nomumita al la 1-a registaro de Manuel Valls subministro komisiita pri familio kaj pliaĝuloj. En la 2-a registaro de Manuel Valls, ŝi estis konfirmita subministro komisiita pri familio, pliaĝuloj kaj aŭtonomeco.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis juron en la universitato Panthéon-Sorbonne.

Inter 1999 kaj 2004 Laurence Rossignol sidis en la Ekonomia kaj Sociala Konsilio .

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Senatanino de Oise[redakti | redakti fonton]

Kandidato por la senatanaj balotoj de la 25-a de septembro 2011, ŝi estis elektita sentanino de Oise. Ŝi estis elektita en novembro 2011 prezidantino de la laborgrupo « internaciaj traktadoj – Klimato Medio » kreita de la Komisiono pri ekonomio, daŭriva evoluigo kaj teritoria aranĝo de la Senato.

Subministro[redakti | redakti fonton]

La 9-an de aprilo 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri familio, pliaĝuloj kaj aŭtonomeco al la 1-a registaro de Manuel Valls[1]. Ŝi postsekvis Dominique Bertinotti (familio) kaj Michèle Delaunay (pliaĝuloj).

Ŝi respondecas pri la reformo de aŭtonomeco, plurfoje prokrastita ekde ties sciigo, komence de 2013[2].

Socialista Partio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas proparolanto de la Socialista Partio ekde la 27-a de marto 2013.

Regiono Pikardio[redakti | redakti fonton]

Laurence Rossignol ekloĝis en Compiègne ekde 1997. En 1998, Laurence Rossignol estis elektita en la Regiona Konsilio de Pikardio. Kaj, kiam en 2004 la maldekstro venkis en la regionaj balotoj, Laurence Rossignol estis elektita vicprezidantino pri asocia vivo, junularo kaj sociala ekonomio.

Feminisma kaj asocia aktivado[redakti | redakti fonton]

En la jardeko de 1970, Laurence Rossignol ekaktivis en la feminisma lukto. Ŝi aktivis por la virinoj kaj aparte por la rajto je laŭvola abortigo.

En 1984, ŝi partoprenis en la fondo de SOS Racisme.

Liceana kaj studenta aktivado[redakti | redakti fonton]

Laurence Rossignol frue politike aktivis, en 1973, kiam ŝi estis ankoraŭ kolegianino, ŝi partoprenis en la movado kontraŭ la leĝo Debré pri militservo[3]. Poste, ŝi aliĝis al la Ligo Komunista Revoluciista (LCR).

Aŭtune de 1981, Laurence Rossignol, forlasis LCR por la Socialista Partio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dekreto de la 9-a de aprilo 2014 pri konsisto de la registaro, JORF n° 0085 de la 10-a de aprilo 2014, p. 6560.
  2. Guillaume Guichard, « La reformo de dependeco ne estas por nun », gazeto Le Figaro, enmetaĵo pri « Ekonomio », la 26-an de majo 2014, paĝo 24-a.
  3. Philippe Juhem, SOS-Racisme, historio de « nepolitika » aktivigo. Kontribuo al analizo de la transformoj de politikaj reprezentaĵoj post 1981, politikscienca memuaro sub regado de Bernard Lacroix.

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]