Emmanuel Macron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmanuel Macron
Persona informo
Emmanuel Macron
Naskonomo Emmanuel Jean-Michel Frédéric Macron
Naskiĝo la  21-an de decembro 1977(nun 1977-12-21) (46‑jara)
en Amiens (Francio)
Religio agnostikismo vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Palaco Elizeo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato Paris-Nanterre
IEP (Parizo)
ENA
Partio La République en marche!
Subskribo Emmanuel Macron
Familio
Patro Jean-Michel Macron vd
Patrino Françoise Noguès vd
Gefratoj Estelle Macron • Laurent Macron vd
Edz(in)o Brigitte Macron vd
Parencoj Laurence Auzière-Jourdan • Sébastien Auzière • Tiphaine Auzière vd
Profesio
Okupo investment banker • ŝtatreprezentanto • oficisto • politikisto • partoprenanto de internacia forumo vd
Laborkampo politiko vd
En TTT Oficiala retejo vd
25-a prezidanto de la Franca Respubliko
Dum 14-a de majo 2017
Antaŭulo François Hollande
ministro pri ekonomio, industrio kaj cifereco
Dum 26-a de aŭgusto 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Arnaud Montebourg
Vic-ĝenerala sekretario de la
prezidejo de la Respubliko
Dum 15-a de majo 201230-a de aŭgusto 2014[1]
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Jean Castex[2]
Sekvanto Nicolas Revel
Kunprinco de Andoro
Dum 14-a de majo 2017
Antaŭulo François Hollande
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emmanuel MACRON [emanɥɛl makʁɔ̃] (naskiĝis la 21-an de decembro 1977 en Amiens) estas franca aferbankisto, supera ŝtatoficisto kaj politikisto. kiu estas la prezidanto de Francio ekde majo 2017.

De 26-a de aŭgusto 2014, li estis ministro pri ekonomio, industrio kaj cifereco en la 2-a registaro de Manuel Valls, kaj estas la nuna prezidanto de Francio ekde 14-a de majo 2017.

Prezidanteco de François Hollande[redakti | redakti fonton]

La 26-an de aŭgusto 2014, li estis nomumita ministro pri ekonomio, industrio kaj cifereco en la 2-a registaro de Manuel Valls anstataŭante Arnaud Montebourg[3].

Li estas proksima al Michel Rocard ekde 2002[4].

Prezidanta batalo de 2017[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2016 li fondis sian politikan movadon En Marche! (Antaŭen!) kaj demisiis de sia ministra posteno. Kandidato pri la prezidanta baloto de 2017 en Francio, li alveniĝis unua de la unua vico, ricevanta 24,01% de la nesintenaj voĉdonoj. Kontraŭata al Marine Le Pen por la dua vico, li ricevis 66,10% de la nesindetenaj voĉdonoj kaj do estis elektita la oka prezidanto de la kvina Franca Respubliko.

Interna politiko[redakti | redakti fonton]

Sociaj reformoj de Emmanuel Macron, kaŭzintaj malkreskon de sociaj garantioj, estigis akran reagon de la socio. La plej forta kontraŭstaro iĝis la movado de la flavveŝtuloj, kiuj amase inundis stratojn kaj protestis dum monatoj, foje perforte. Planota pensia reformo kaŭzis en decembro 2019 tutlandan strikon kaj amasajn protestojn.

Prezidanta batalo de 2022[redakti | redakti fonton]

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.

La 24-an de aprilo 2022 li estis reelektita por dua prezidenta mandato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dekreto de la 12-a de julio 2014 sur la interretejo Légifrance.
  2. Dekreto de la 28-a de februaro 2011 sur la interretejo Légifrance.
  3. Emmanuel Macron anstataŭas Arnaud Montebourg kiel ministro pri ekonomio, sur gazeto Le Figaro (alirita la 26-an de aŭgusto 2014).
  4. Odile Benyahia-Kouider, Ili markis 2012 : Emmanuel Macron, la mirinfano de palaco Elizeo, gazeto Le Nouvel Observateur, la 28-an decembro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]