Michael D. Higgins
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Michael Daniel Higgins Micheál D. Ó hUigínn | |
![]() | |
prezidanto de la Respubliko Irlando
| |
Oficanta | |
Funkcio akceptita: la 11-an de novembro 2011 | |
Antaŭulo | Mary McAleese |
---|---|
Naskiĝo | la 18-an de aprilo 1941 (do nun 78-jara) en Limerick, Irlando |
Nacieco | irlanda |
Edz(in)o | Sabina Higgins |
Michael Daniel Higgins (angle kutime mallongigata Michael D. Higgins, irlande Micheál D. Ó hUigínn), aŭ Mikaelo Danielo Ĥiginco estas irlanda politikisto, poeto, verkisto kaj ĵurnalisto. Li naskiĝis la 18-an de aprilo 1941 en Limerick, Irlando, do nun estas 78-jara. Post baloto de la 27-a de oktobro, ekde la 31-a de oktobro 2011 klaras ke ekde la 11-a de novembro 2011 li estas la ŝtata prezidanto de la Respubliko Irlando.
Li flue parolas la irlandan lingvon.
Michael D. Higgins deklaris sian akcepton esti la "alta protektanto" de la 9-a Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU, kiu okazis de la 16-a ĝis 20-a de julio 2012, en irlanda urbo Galivo (Gaillimh/Galway).
|