Rumen Radev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumen Radev
Persona informo
Румен Георгиев Радев
Naskiĝo 18-an de junio 1963 (1963-06-18) (60-jaraĝa)
en Dimitrovgrad
Lingvoj bulgaraanglagermanarusa vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Georgi Rakovski Military Academy • Usona Aerarmea Akademio vd
Partio senpartia vd
Familio
Edz(in)o Desislava Radeva vd
Profesio
Okupo politikistomilitistopilotooficiro vd
Aktiva dum 1987– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rumen Georgiev RADEV (bulgare Румен Георгиев Радев, ˈrumɛn ˈradɛf; naskiĝis la 18-an de junio| 1963 en Dimitrovgrad, Popola Respubliko Bulgario) estas bulgara politikisto, kaj eksa armeoficisto, Generalmajoro, funkcianta kiel la kvina Prezidanto de Bulgario.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rumen Radev estis naskita en Dimitrovgrad en 1963. En 1987, li membriĝis en la rangoj de la Bulgara Aerarmeo kiel ĉasaviadisto kaj tenis longan serion de pozicioj. Inter 2014 kaj 2016 li funkciis kiel komandanto de la aerarmeo kun la rango de generalmajoro [1].

Post la fino de sia servo, Radev kuris en la prezidant-elektoj kiel sendependa kandidato, kun la subteno de la Socialista Partio kaj venkis en la dua raŭndo super Cecka Caĉeva kiu kuris nome de la reganta partio: Civitanoj por la Eŭropa Disvolviĝo de Bulgario (GERB), kiu estis gvidata de Bojko Borisov [2][3][4]. Li komencis sian mandaton la 22-an de januaro 2017 kaj anstataŭigis la eksiĝintan prezidanton Rosen Plevneliev. Radev estas konata pro siaj pro-rusiaj pozicioj kaj liaj ligoj kun la cirkloj de la registaro de Vladimir Putin [5].

Sekvante la rezultojn de la elektoj, la bulgara registaro gvidita fare de Bojko Borisov eksiĝis kaj en marto 2017 parlamentaj balotoj estis okazigitaj en la lando, kaj sekvante ilin Bojko Borisov revenis por funkcii kiel ĉefministro en sia tria oficperiodo.

En novembro 2021, parlamentaj kaj prezidant-elektoj estis okazigitaj en Bulgario. Rumen Radev venkis sian kontraŭulon Atanas Gerjikov kaj gajnis proksimume 67 procentojn de la voĉoj kaj estis elektita por plua oficperiodo [6][7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]