Zoran Milanović

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoran Milanović
prezidanto de Kroatio
Persona informo
Zoran Milanović
Naskiĝo 30-an de oktobro 1966 (1966-10-30) (57-jaraĝa)
en Zagrebo
Religio neniu (ateisto)
Lingvoj kroata vd
Loĝloko Zagrebo vd
Ŝtataneco KroatioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Fakultato de Juro de la Universitato de Zagrebo • Zagreba universitato vd
Partio Socialdemokratia Partio de Kroatio
Subskribo Zoran Milanović
Familio
Edz(in)o Sanja Musić Milanović
Infanoj filoj Jakov kaj Marko
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko vd
ĉefministro de Kroatio
Dum 2011 - 2016
Antaŭulo Jadranka Kosor
5-a prezidanto de Kroatio
Dum feb 2020 -
Antaŭulo Kolinda Grabar-Kitarović
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoran MILANOVIĆ (naskiĝis la  30-an de oktobro 1966(nun 1966-10-30) en Zagrebo, do nun 57-aĝa) estas kroata juristo kaj politikisto. Post sia studado de juro en la universitato de Zagrebo li dungiĝis kiel oficisto en la ministerio pri eksteraj rilatoj de Kroatio. En 1998 li plenumis postdiploman studon pri eŭropunia juro en Bruselo. Ekde 2020 li estas prezidanto de Kroatio, antaŭe li estis de 2011 ĝis 2016 ĉefministro.

Ekde la 2-a de junio 2007 li estas prezidanto de la Socialdemokratia Partio de Kroatio (kroate Socijaldemokratska Partija Hrvatske, SDP). En la parlamenta baloto de 2007 li elektiĝis membro de la parlamento de Kroatio, nomata Sabor.

En la parlamenta baloto de decembro 2011 li estis pinta kandidato de sia partio, kiu konkuris en la balota alianco Kukuriku. Post kiam la alianco akiris plimulton de ĉiuj voĉoj kaj sekve ankaŭ plimulton de la parlamentaj seĝoj, li la 23-an de decembro 2011 kiel posteulo de Jadranka Kosor elektiĝis ĉefministro de Kroatio.