Edgars Rinkēvičs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgars Rinkēvičs
Persona informo
Edgars Rinkēvičs
Naskiĝo 21-an de septembro 1973 (1973-09-21) (50-jaraĝa)
en Jūrmala, Latva Soveta Socialisma Respubliko
Lingvoj latvaanglarusafranca vd
Ŝtataneco LatvioSovetunio vd
Alma mater Universitato de LatvioRegna Universitato de Groningo vd
Partio UnuecoLatvia VojoReforma partio de Valdis Zatlers vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Laborkampo politikistodiplomato vd
Aktiva en Rigo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edgars Rinkēvičs (naskita la 21-an de septembro 1973) estas latva politikisto funkcianta kiel la Prezidanto de Latvio, tiel iĝante la unua samseksema en Eŭropo se temas pri funkcii kiel la Prezidanto de lando [1]. Inter la jaroj 2011 ĝis 2023 li funkciis kiel Ministro pri eksteraj aferoj de Latvio.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Rinkēvičs naskiĝis en Jūrmala. Li akiris sian sekundaran edukon ĉe la mezlernejo en la sama urbo [2], kaj tiam en 1995 li studentiĝis ĉe la Universitato de Latvio en historio kaj filozofio. Post kompletigado de siaj bakalaŭraj studoj, Rinkēvičs daŭrigis siajn universitatajn studojn kaj ricevis universitatan diplomon en politika scienco en 1997. Krom tio, Rinkēvičs havas alian magistron de la Universitato de Groningen en Nederlando [3]. Dum sia politika kariero li studis ĉe la Nacia Defenda Universitato en Usono [4].

En 1993 Rinkēvičs komencis karieron kiel ĵurnalisto. Li funkciis kiel raportisto pri ekstera politiko kaj internaciaj rilatoj ĉe la "Latva Radio" [5]. En 1995, li estis akceptita al la Ministerio pri defendo de Latvio kaj baldaŭ, la sekvan jaron, li estis nomumita direktoro de la interna sekcio de la ministerio. En la jaroj 1995-1996 li estis altranga asistanto en la politika sekcio de la Latva Ministerio pri Defendo, kaj de marto ĝis septembro 1996 li funkciis kiel direktoro de la departemento [6]. En majo 1997 li estis nomumita Vicsekretario de Ŝtato por Sekurecpolitikaj Aferoj. De majo ĝis aŭgusto 1997 li funkciis kiel portempa ministro por eksteraj aferoj ĉe la Ministerio pri Defendo, kaj de aŭgusto 1997 ĝis oktobro 2008 li estis ministro por eksteraj aferoj ĉe la Ministerio pri Defendo [6][7].

En la jaroj 1998-2004, Rinkēvičs estis membro de la partio "Latvia Vojo". En februaro 1998 li estis implikita en la diskutoj pri la establado de la usona-balta partnereca interkonsento. En 2002-2003 li estis membro de la latva delegacio por intertraktadoj pri la aliĝo de sia lando al la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) kiel la vicĉefo de la delegacio. En la jaroj 2005-2007, Rinkevičes funkciis kiel la estro de la oficejo por organizado de la kunvenoj de la estroj de la membroŝtatoj de NATO.

Rinkēvičs kun japana Ministro pri eksteraj aferoj Toshimitsu Motegi, la 2an de julio 2021

En 2011, li estis nomumita ĉefo de la oficejo de la Prezidanto de Latvio. En oktobro de la sama jaro, Rinkevičes estis nomumita la Ministro pri Eksteraj Aferoj de Latvio fare de la ĉefministro, Valdis Dombrovskis. En 2014 li estis renomumita al la sama pozicio fare de la ĉefministro tiutempe, Laimdota Straujuma [5].

La 6-an de novembro 2014, Rinkēvičs publikigis - per "tweet" en la socia reto Tvitero - sian seksan identecon kaj ke li estas samseksema [8][9]. Farante tion, Rinkēvičs iĝis la unua malkaŝe samseksema politikisto en Latvio [10].

La 31-an de majo 2023, li estis elektita prezidanto de Latvio kaj li iĝis la unua samseksema en tuta Eŭropo se temas pri funkcii kiel prezidanto de lando [11]. Li estis ĵurkonfirmita en ofico la 8-an de julio 2023 [12].

Aldone al la latva, li estas flua en la angla, rusa kaj franca.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "EU's First Openly Gay Head of State Elected by Latvian Assembly", Bloomberg.com, 2023-05-31. (angle)
  2. . Pilī jaunas asinis – Edgars Rinkēvičs (latve). TV NET (13 October 2008). Arkivita el la originalo je 2 March 2021. Alirita 2 March 2021.
  3. Par uzticības izteikšanu Ministru kabinetam (latve). Saeima (24a de Oktobro 2011). Alirita 2a de Marto 2021.
  4. Edgars Rinkēvičs, mfa.gov.lv. Besøkt 8. juli 2015
  5. 5,0 5,1 . Edgars Rinkēvičs: Latvia's foreign minister. POLITICO Europe (18 December 2014). Alirita 18a de Decembro 2014.
  6. 6,0 6,1 Ārlietu ministra amata kandidāta Edgara Rinkēviča biogrāfija (latve). LETA. TV NET (24a de Oktobro 2011).
  7. Ministro pri eksteraj aferoj – Edgars Rinkēvičs (angle). Registaro de Latvio. Arkivita el la originalo je la 28an de februaro 2021. Alirita la 2an de marto 2021.
  8. Foreign Minister 'Proud to be gay'. Public Broadcasting of Latvia (6a de Novembro 2014). Alirita 6a de Novembro 2014.
  9. "Latvia's foreign minister comes out as gay", The Guardian, 7 November 2014. (en-GB)
  10. . Latvia's Foreign Minister Edgars Rinkevics has come out as gay on Twitter. Gay Star News (7a de Novembro 2014). Arkivita el la originalo je 8a de Novembro 2014. Alirita 8a de Novembro 2014. Arkivigite je 2014-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
  11. "Edgars Rinkevics elected president of Latvia", Reuters, 2023-05-31. (angle)
  12. "President Edgars Rinkēvičs takes oath of office", Public Broadcasting of Latvia, 8a de Julio 2023. (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]