Nacia Defenda Universitato
| Nacia Defenda Universitato | |||||
|---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
| national defense university (en) staff college (en) | |||||
| Informoj | |||||
| fondodato | 1976 | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 38° 51′ 57″ N, 77° 0′ 52″ U (mapo)38.8659-77.0145Koordinatoj: 38° 51′ 57″ N, 77° 0′ 52″ U (mapo) | ||||
| lando | Usono | ||||
| retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| Listoj | |||||
| membro de | |||||
| vd | |||||
| filioj | |||||
| |||||
| |||||
|
| |||||
|
| |||||
La Nacia Defenda Universitato (angle National Defense University, akronime NDU) estas universitato en Vaŝingtono, en Usono. La universitato estas subtenata de la Usona ministerio pri defendo kaj ĝia celo estas eduki, formi kaj inspiri gvidantojn el la Usonaj Armitaj Fortoj kaj aliaj elektitaj gvidantoj. Ĝi estas unu el la dek naŭ federaciaj akademioj de Usono.
La universitato estis fondita en 1976 kaj kunigis sub ĝi la National War College (NWC) kaj la Industria Kolegio de la Armitaj Fortoj (ICAF). Tiuj institucioj estis establitaj kiel rezulto de la kreskanta bezono de integriĝo inter la diversaj branĉoj de la armetrupoj.
NDU estis establita fare de la Usona Kongreso en 1976 kaj estas sub la superrigardo de la Ĉefo de Defendo [1].
En 1981, la Joint Forces Command and Staff College (JFSC) ankaŭ estis aldonitaj al la universitato, en 1982 la College of Information and Cyberspace (DODCI) estis aldonita. En 2008, estis fundita la Cybersecurity and Infrastructure Security Agency (CISA).
NDU havas ĝian ĉefan kampuson ĉe Fort Lesley McNair en Vaŝingtono, dum la Joint Forces Staff College situas en Norfolk, Virginio. La universitato ofertas magistrojn. En la akademia jaro 2009-2010, NDU havis proksimume 4,000 studentoj, de kiuj 55.1% estis usona armea personaro, 36.5% civila usona personaro de la ŝtatadministrado kaj 8.1% eksterlandaj studentoj. La instruistaro estis 348.
La universitato estas rajtigita doni kvar specojn de magistro : MA en defendstrategistudoj, M.Sc en Defenda Rimeda Administrado, M.Sc en integra planado kaj strategio kaj M.Sc en Nacia Sekureca Strategio.
Kolegioj
[redakti | redakti fonton]NDU konsistas el kvin altlernejoj kaj esplorcentrojn. La ĉefa esplora agado estis aldonita al la Instituto por Naciaj Strategiaj Studoj (INSS).
- College of International Security Affairs (CISA)
- Industrial College of the Armed Forces (ICAF)
- Information Resources Management College (IRM)
- Joint Forces Staff College (JFSC)
- National War College (NWC)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ NATIONAL DEFENSE UNIVERSITY POLICY” (angle).




