Laimdota Straujuma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laimdota Straujuma
Persona informo
Laimdota Straujuma
Naskiĝo 24-an de februaro 1951 (1951-02-24) (73-jaraĝa)
en Mežvidi Parish
Lingvoj latva vd
Ŝtataneco Latvio vd
Alma mater Universitato de Latvio • Latvian Academy of Sciences vd
Partio UnuecoPopola Partio de Latvio vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • matematikisto vd
Aktiva en Rigo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laimdota STRAUJUMA (naskita la 24-an de februaro 1951) estas latva ekonomikisto kiu funkciis kiel la Ĉefministro de Latvio de 2014 ĝis februaro 2016 [1]. Ŝi estas la unua virino kiu funkciis kiel ĉefministro en Latvio [2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post fino de lernejo ŝi studis matematikon en la Universitato de Latvio en Rigo kaj diplomiĝis en 1973. Ŝi laboris en registaraj institucioj kaj specialiĝis pri ekonomiko. En 1992 ŝi finis sian doktorigan disertacion en tiu ĉi fako.

De 2000 ĝis 2006 ŝi funkciis kiel la Ŝtata Sekretario de la Ministerio de Agrikulturo, kaj de 2007 ĝis 2010 ŝi funkciis kiel la Ŝtata Sekretario de la Ministerio de Regiona Evoluo. Antaŭ esti elektita ĉefministro, ŝi funkciis kiel ministro pri agrikulturo de 2011 ĝis 2014 [3].

En 2014, Straujuma estis kandidato de la "Unueco" partio por ĉefministro, pro la eksiĝo de Valdis Dombrovskis (kiu estis la antaŭa ĉefministro) [4]. Ŝi venkis pro la subteno de la partio "Reforma", la partio "Nacia Alianco" kaj la partio "Unuiĝo de Verduloj kaj Kamparanoj" [5].

La 7-an de decembro 2015, ŝi abdikis de sia pozicio kiel Ĉefministro de Latvio [6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "President nominates Straujuma to carry on", Public Broadcasting of Latvia, 2014-11-04. Kontrolita 2014-11-05.
  2. Latvia gets first female prime minister (22a de Januaro 2014). Alirita 22a de Januaro 2014.
  3. Saeima izsaka uzticību Dombrovska trešajai valdībai (Latvian). Delfi (25 October 2011). Alirita 25a de Novembro 2011.
  4. Premjera amatam virza Straujumu (Latvian). Delfi (5a de Januaro 2014). Alirita 6a de Januaro 2014.
  5. "New currency, new leader", The Economist, 2014-01-14. Kontrolita 2014-01-10.
  6. Government falls as Straujuma resigns. Public Broadcasting of Latvia (7a de Decembro 2015). Alirita 7a de Decembro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]