Frank-Walter Steinmeier
Frank-Walter STEINMEIER [ŝtajnmajeea] (naskiĝis la 5-an de januaro 1956 en Detmold, Germanio) estas germana politikisto, ano de la SPD, kaj la nuna Prezidanto de Germanio.

Steinmeier estris la germanan kancelieran oficejon de 1999 ĝis 2005. De novembro 2005 ĝis oktobro 2009 li estis ministro pri eksteraj rilatoj en la unua ministraro de Angela Merkel kaj ekde novembro 2007 ankaŭ estis vic-kanceliero.
Post la malvenkita elekto de septembro 2009, en kiu li estis ĉefkandidato de SPD, li estris la parlamentan frakcion.
Por la tria ministraro de Angela Merkel (post la elektoj de 2013) lia partio denove nomumis lin kiel ministron de eksterlandaj rilatoj. Tiupostene li do gvidis la federacian ministerion pri eksteraj rilatoj de Germanio.
En februaro 2017 li estis elektita kiel la 12-a federacia prezidanto de Germanio kaj prenis la oficon la 19-an de marto 2017.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||
| ||||||
| ||||||
- Naskiĝintoj en Germanio
- Naskiĝintoj en 1956
- Vivantaj homoj
- Elefant-ordeno
- Viroj
- Naskiĝintoj la 5-an de januaro
- Germanaj politikistoj
- Ministroj pri eksteraj rilatoj de Germanio
- Germanaj socialdemokratoj
- Unua ministraro de Angela Merkel
- Tria ministraro de Angela Merkel
- Prezidantoj de Germanio
- Nuntempaj ŝtatestroj
- Grandaj Krucoj de la Federacia Meritkruco (Germanio)

