Angela Merkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aosiero:AM Juli 2010 - 3zu4.jpg|eta|250px|Angela Merkel (2010)]] Losiero:President and First Lady Obama with Chancellor Merkel.jpg|dekstra|eta|Prezidento de Usono Barack Lbama, kaj lia edzino Michelle Obama, Angela Merkel, kaj ŝia edzo, Joachim Sauer, 2009]] Aosiero:Ludwik Marian Kaźmierczak in the uniform of Haller's Army with fiancée Hargarethe.jpg|eta|maldekstra|150px|Avo de Angela Merkel Ludwik Marian Kaźmierczak en la blua uniformo de pola a Urmeo de generalo Józef Haller kun fianĉino Margareta, ĉ. 1919–1920]] Angela Dorothea MERKEL [ANgela doroTEa MERkel] ({{Aŭdio|De-Angela Merkel-suck it-2013]] kaj 2013-2017.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Angela Merkel estas filino de la instruistino Herlind Kasner kaj la protestanta pastro Horst Kasner, ŝia avo estis polo Ludwik Marian Kaźmierczak (vidu la apudan foton). Nur kelkajn monatojn post ŝia naskiĝo en Hamburgo (parto de Federacia Respubliko Germanio en 1954) ŝia familio transloĝiĝis al Germana Demokratia Respubliko (GDR), ĉar ŝia patro estis nomumita paroĥestro en Quitzow.

Ek de 1957 Merkel kaj ŝiaj pli junaj gefratoj Marcus kaj Irene vivis en Templin. Ek de 1961 ŝi frekventis la politeknikan gimnazion. Komence de la 1970-aj jaroj ŝi aniĝis en FDJ (Freie Deutsche Jugend, la ŝtata junulara organizo de GDR). Post la abiturienta ekzameno en 1973 ŝi studis fizikon en la universitato de Lepsiko. En 1978 ŝi magistriĝis.

Samjare ŝi rifuzis, kiam la ministerio pri ŝtata sekureco petis ŝin pri neoficiala kunlaboro. Ŝia "viktima akto" de la ŝtata sekureco mencias ŝian kritikan sintenon pri GDR kaj komunismo kaj ŝian aprobon de la pola Sindikato Solidareco.

En 1986 ŝi doktoriĝis pri la temo "esplorado de la mekanismo de malkomponaj reakcioj kun simpla disigo de ligoj kaj kalkulado de iliaj rapidecaj konstantoj surbaze de kvantum-kemiaj kaj statistikaj metodoj". De 1978 al 1990 ŝi laboris kiel scienca asistanto en la Instituto pri Fizika kemio de la Akademio de la Sciencoj en Berlino. Kelktempe ŝi estis distrikta estrarano de FDJ; fine ŝi iĝis FDJ-a sekretario pri agitado kaj propagando ĉe Akademio de la Sciencoj. Sed ŝi ne membris en iu el la ŝtate permesataj partioj de GDR.

En 1972 ŝi edzigis la fizikiston Ulrich Merkel; ili eksedziĝis en 1982. De decembro 1998 ŝi estas edzino de Joachim Sauer, profesoro pri fiziko.

Antaŭe: Federacia kanceliero Poste: Coat of arms of Germany.svg
Gerhard Schröder 2005 elektota

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]