Horst Kasner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horst Kasner
Persona informo
Naskonomo Horst Kazmierczak
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1926 (1926-08-06)
en Pankow
Morto 2-an de septembro 2011 (2011-09-02) (85-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Templin
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Hamburga universitato
Familio
Patro Ludwig Kasner
Patrino Margarethe Kasner
Edz(in)o Herlind Kasner
Infanoj Irene Kasner • Marcus Kasner • Angela Merkel
Okupo
Okupo teologo • pastoro
vdr

Horst KASNER (ĉenaskiĝa familia nomo: Kazmierczak ; naskiĝinta la 6-an de aŭgusto 1926 en Berlino, mortinta samloke la 2-an de aŭgusto 2011) estis germana teologo kaj patro de la germana kancelierino Angela Merkel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la polujigo de Poznano en 1920 la familio transloĝiĝis al Berlino. La patro estis policisto. Kasner ekstudis en 1948 teologion evangelian, unue ĉe a Universitato de Heidelberg, poste ĉe la eklezia altlernejo en Bethel kaj en Hamburgo. Poste li nuptis la instruistinon Herlind Jentzsch.

Kelkajn semajnojn post la naskiĝo de la filino Angela, la familio transloĝiĝis en Germanan Demokratian Respublikon. Kaŭzo estis la volo de la hamburga episkopo Hans-Otto Wölber antaŭ la fono de malabundo da pastoroj en la komunisma parto de Germanlando. Kasner iĝis paroĥestro en la vilaĝo Quitzow apud Perleberg. La situacio de la kristanoj en GDR estis tre malfacila.

Pastorala kolegio en Templin[redakti | redakti fonton]

En 1957 Kasner iris en la etan urbon Templin kie li komisiitis fare de generalsuperintendanto Albrecht Schönherr organizi la konstruon de seminario pri ekleziaj servoj, poste ĝi iĝis pastorala kolegio, do eneklezia plukerigejo. Loko de tiu ĉi nova instituto estis Waldhof, komplekso eja ekster la urbocentro de Templin. Ekde 1958 loĝis surloke ankaŭ mense handikapitaj infanoj. En 1957 naskiĝis la filo Marcus, en 1964 la dua filino Irene.

Kasner ne estis tute opozicia al la komunisma registaro. Li estis, kiel ankaŭ Albrecht Schönherr kaj Hanfried Müller – kunlaboranto en la t.n. Weißensee-laborrondo kiuj malis al la sinteno ekz. de la episkopo de Berlin-Brandenburg Otto Dibelius. Laŭ la politikisto Rainer Eppelmann Kasner taksis sin inventinto de la termino Eklezio en socialismo (Kirche im Sozialismus). Tamen li ne postulis opiniŝanĝon ĉe opoziciemaj pastoroj. La ordon socian de la Okcidenta Germanio Kasner kritikis ekde al 1960 jaroj. Ankaŭ la Germania reunuiĝo ne aplaŭditis de li.

Daŭraj interparolantoj kun Kasner koncerne la eklezipolitikon de la partio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands estis Wolfgang Schnur kaj Clemens de Maizière, patro de la posta GDR-ŝtatestro Lothar de Maizière. Schnur, posta estro de la partio Demokratischer Aufbruch, estis sinodano de la Evangelia eklezio de Meklenburgo, vicprezidanto de la sinodo de Evangelischen Kirche der Union (EKU) kaj membro gvidanta de la ligo Bundes der Evangelischen Kirchen in der DDR. Clemens de Maizière estis ankaŭ advokato en GDR kaj grava ano de la orientgermana CDU-partio. Intertraktanto fare de la komunistoj estis inter 1979 kaj 1988 la ŝtata sekretario pri ekleziaĵoj Klaus Gysi.

Germana reunuiĝo[redakti | redakti fonton]

Post la reunuiĝo Kasner engaĝiĝis kontraŭ la soldatara utiligo de la armetrejna areo Wittstock ("Bombodrom"). Krome li estris amikaran societon por la konservo de la preĝejeto Kirchlein im Grünen (Fördervereins Kirche Alt Placht e.V.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Langguth: Angela Merkel. 3. Auflage. Deutscher Taschenbuchverlag, München 2005, ISBN 3-423-24485-2.
  • Stefan Kornelius: Die Kanzlerin und ihre Welt. Hoffmann und Campe, Hamburg 2013, ISBN 978-3-455-50291-6.
  • Ralf Georg Reuth, Günther Lachmann: Das erste Leben der Angela M. 4. Auflage. Piper, 2013, ISBN 978-3492055819.