Universitato de Hajdelbergo
(Alidirektita el Universitato de Heidelberg)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

La ĉefa enirejo de la nova konstruaĵo de la universitato en 1988, montrante la bronzan buston de Atena, la greka diino de saĝeco.
La Universitato de Hajdelbergo (germane: Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg) estas universitato en Hajdelbergo, Germanio.
Ĝi estas plej malnova universitato el Germanio; fondis ĝin Rupreĥto la 1-a en 1386, laŭ buleo de la papo Urbano la 6-a datida de la 23-a de oktobro 1385, rajtigante la fondon de la universitato, kaj ĝi ricevis la latinan nomon Ruperto Carola Heidelbergensis. Estis la tria universitato de la Sankta Romia Imperio, post la Universitato de Karolo de Prago kaj la Universitato de Vieno. Tamen kelkaj historiistoj taksas ĝin nur la kvara dirante ka la Universitato de Erfurto estus pli maljuna.
Famaj eksaj universitatanoj[redakti | redakti fonton]
- Nikolao de Kuzo (1401-1464)
- Ludwig Dringenberg (1410–1477)
- Petrus Luder (1415-1472)
- Jakobo Vimfelingo (1450-1528)
- Johann von Dalberg (1455-1503)
- Thomas Murner (1475-1537)
- Jakob Spiegel (1483-1547)
- Simon Grynaeus (1493-1541)
- Paulus Melissus (1539-1602)
- Janus Gruterus (1560-1627)
- Claudius Salmasius (1588-1653)
- Julius Wilhelm Zincgref (1591-1635)
- Matthäus Merian (1593-1650)
- Martin Opitz (1597-1639)
- Baruĥ Spinozo (1632-1677)
- Matthias Schleiden (1804-1881)
- Alexander Crum Brown (1838-1922)
- Thomas Edward Thorpe (1845-1925)
- Wilhelm Weith (1846-1881)
- Viktor Meyer (1848-1897)
- Hans Jensen (1907-1973)
- Manfred Bukofzer (1910-1955)
- Hannah Arendt (1906-1975)
- István Csekey, juristo