Johann von Dalberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joannes Camerarius Dalburgius
Princepiskopo de Worms
Regado 1482–1503
Antaŭulo Reinhard I. von Sickingen
Sekvanto Reinhard II. von Rippur
Persona informo
Naskiĝo 14-a de aŭgusto 1455
en Oppenheim, Elekto-Palatinato,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 27-a de julio 1503
en Heidelberg, Elekto-Palatinato,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Religio Romkatolikismo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Pavio
Universitato de Erfurto
Konsekrado 2-a de aŭgusto 1482
Familio
Dinastio Dalberg
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Kanceliero de la Universitato de Hajdelbergo
Dum 1480–1482
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes von DALBERG (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1455 en Oppenheim - mortis la 27-an de julio 1503 en Heidelberg) estis germana humanisto, Princepiskopo de Worms kaj kanceliero de la Universitato de Hajdelbergo inter 1480 kaj 1482.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Wolfgang von Dalberg kaj studis en la Universitatoj de Erfurto kaj Pavio, kie li diplomiĝis kiel doctor utriusque juris en la Universitato de Ferrara kaj sin dediĉis plej specife al la studo de la greka.

Revenante al Germanio, li fariĝis persona konsilisto de Filipo, la Justulo, Palatinata Elektisto (1448-1508)[1], al kiu li kunhelpis, alportante la Universitaton de Hajdelbergo al la kulminoj de ĝia famo. Li estis grava por la starigo de la unua katedro pri la greka lingvo, kiu estis okupita de sia amiko Rudolf Agricola (1443-1485), kaj li helpis ankaŭ en la instalado de la universitata biblioteko, krom kolegio por studentoj de civila juro. Li estis arda humanisto, kaj prezidanto de la sekreta beletra societo[2], fondita de la poeto Conrad Celtis. Krom tio, li korespondis kun multaj el la elstaraj kleruloj siaepoke, al kiu li montris sin vera mecenato. Li partoprenis ankaŭ en pluraj diplomatiaj misioj kaj de la imperiestro kaj de la elektisto. En la 2-a de aŭgusto 1482 li konsekriĝis Episkopo de Worms.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Johann von Dalberg (1455-1503)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj