Johannes Trithemius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Trithemius
(1462-1516)
Polygraphiae (1518) la unua presita libro pri kriptografio
Polygraphiae (1518)
la unua presita libro pri kriptografio
Persona informo
Naskonomo Johann Heidenberg
Naskiĝo 1-a de februaro 1462
en Trittenheim,  Germanio
Morto 13-a de decembro 1462
en Vurcburgo,  Germanio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Profesio
Okupo kriptologo • matematikisto • verkisto • astrologo • bibliografo • plenumanto de magio vd
Aktiva en Vircburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes Trithemius von Sponheim (1462-1516) (naskiĝis en Trittenheim, en la 1-a de februaro 1462 - mortis en Vurcburgo, en la 13-a de decembro 1462) estis germana humanisto, teologo, leksikografo, historiisto, kronikisto, ĉifrosciencisto kaj okultisto. Li ekzercis konsiderindan influon sur la elvolviĝo de la moderna okultismo, kaj inter siaj studentoj elstariĝas Heinrich Cornelius Agrippa von Nettesheim (1486-1535)[1] kaj Paracelsus.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Johann von Heidenburg kaj lia patrino nomiĝis Elisabeth. Lia patro mortis kiam li estis unujara. Lia patrino ree edziniĝis sep jarojn poste kaj lia duonpatro ne donis gravecon al lia edukado, do, Johano devis sekrete studi kaj la malfacilaĵoj estis multaj. Li povosciis la grekan, la latinan kaj la hebrean. Kiam li estis 17-jara li fuĝis el sia domo kaj vagadis serĉe de bonaj instruistoj, vojaĝante tra Trier, Kolonjo, Nederlando kaj Heidelberg.

Li studis en la Universitato de Hajdelbergo. Revenante al sia naskiĝurbo en 1482, li estis surprize kaptita de neĝostormo kaj li devis rifuĝi en benediktana monaĥejo de Sponheim, proksime de Bad Kreuznach. Li decidis resti kaj, en la 29-a de julio 1483, li elektiĝis la dudkekvina abato, estante 21-jara. En la 9-a de novembro de tiu jaro li ricevis la benon de Berthold von Oberg[2], helpa episkopo de Majenco.

Li klopodis por transformi la monaĥejon, kiu estis loko neglektita kaj sendisciplina, al centro da lernado. Liaepoke, la abateja biblioteko kreskis el ĉirkaŭ kvindek libroj al pli ol du mil. Li ofte aktivis kiel elstara oratoro kaj sekretario de la kanonikaro inter 1492 kaj 1503, en la ĉiujara renkontiĝo de la abataro.

Trithemius vaste skribis kiel senlaca historiisto, komencante kun kroniko de Sponheim kaj kulminante kun du-voluma verko pri la historio de la Abatejo de Hirsau. Lia laboro distingiĝas per la majstreco de la latina lingvo kaj elokventa frazeologio, kvankam oni malkovris en siaj verkoj plurajn fikciajn okazaĵojn. Tial, lia rolo kiel historiisto estis makulita ekde tiam kiam la kleruloj sukcesis pruvi tiajn enmetaĵojn.

Li ankaŭ famiĝis kiel fondinto de la sekreta beletra societo[3] kies celo estis la studo de la lingvoj, matematikoj, astrologio kaj magio de la numeroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Abatejo de Hirzaŭ
  • Annales Hirsaugienses, 1509–1514. La kompleta titolo estas Annales hirsaugiensis...complectens historiam Franciae et Germaniae, gesta imperatorum, regum, principum, episcoporum, abbatum, et illustrium virorum, Latine "La Analoj de Hirsau... inkluzivante la historion de Francio kaj Germanio, la faroj de la imperiestroj, reĝoj, princoj, episkopoj, abatoj, kaj altranguloj".
  • Antipalus maleficiorum, 1508
  • Catalogus illustrium virorum Germaniae, 1491–1495
  • Chronicon Hirsaugiense, 1495–1503
  • Chronicon Sponheimense, c. 1495-1509 - Chronik des Klosters Sponheim, 1024-1509; Eigenverlag Carl Velten, Bad Kreuznach 1969 (German)
  • Chronicon successionis ducum Bavariae et comitum Palatinorum, c. 1500-1506
  • Compendium sive breviarium primi voluminis chronicarum sive annalium de origine regum et gentis Francorum, c. 1514
  • De cura pastorali, 1496
  • De duodecim excidiis oberservantiae regularis, 1496
  • De institutione vitae sacerdotalis, 1486
  • De laude scriptorum manualium, 1492 (printed 1494) Zum Lob der Schreiber; Freunde Mainfränkischer Kunst and Geschichte e. V., Würzburg 1973, (Latin/German)
  • De laudibus sanctissimae matris Annae, 1494
  • De origine gentis Francorum compendium, 1514 - An abridged history of the Franks / Johannes Trithemius; AQ-Verlag, Dudweiler 1987; ISBN 978-3-922441-52-6 (Latin/English)
  • De origine, progressu et laudibus ordinis fratrum Carmelitarum, 1492
  • De proprietate monachorum, before 1494
  • De regimine claustralium, 1486
  • De scriptoribus ecclesiasticis, 1494[4]
  • De septem secundeis id est intelligentiis sive spiritibus orbes post deum moventibus, c. 1508[5] (La Sep Malgravaj Inteligentiloj, 1508), historio de la mondo surbaze de astrologio;
  • De triplici regione claustralium et spirituali exercitio monachorum, 1497
  • De vanitate et miseria humanae vitae, before 1494
  • De visitatione monachorum, about 1490
  • De viris illustribus ordinis sancti Benedicti, 1492
  • Exhortationes ad monachos, 1486
  • In laudem et commendatione Ruperti quondam abbatis Tuitiensis, 1492
  • Liber de scriptoribus ecclesiasticis, 1494
  • Liber octo quaestionum, 1515
  • Liber penthicus seu lugubris de statu et ruina ordinis monastici, 1493
  • Nepiachus, 1507
  • Polygraphiae, 1508
  • Steganographia, c. 1500

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj