Rupreĥto la 1-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Rupreĥto de Palatinato
Rupreĥto la 1-a
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg
Rupreĥto kaj lia edzino Elizabet de Hohencolern-Nurenbergo
Rupreĥto kaj lia edzino Elizabet de Hohencolern-Nurenbergo
Regado 1400-1410
Antaŭulo Venceslao la 1-a
Sekvanto Sigismondo la 1-a
Kronado 6-an de januaro 1401 en Kolonjo
Devena nomo Ruprecht von der Pfalz
Naskiĝo 5-an de majo 1352
Morto 18-an de majo 1410
Tombo Heiliggeistkirche (Heidelberg)
Edzino Elizabet de Hohencolernoj-Nurenbergo
Idaro Ludoviko la 3-a, ...
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Rupert II, Elector Palatine
Patrino Beatrice of Sicily
Palatinata grafo ĉe Rejno Wappen Kurpfalz.svg
Regado 1398-1410
Antaŭulo Rupreĥto la 2-a
Sekvanto Ludoviko la 3-a
v  d  r
Information icon.svg

Rupreĥto la 1-a (naskita la 5-an de majo 1352, mortinta la 18-an de majo 1410), el la dinastio Wittelsbach estas 1400-1410 romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio, kaj kiel Rupreĥto la 3-a princo-elektisto de Elekto-Palatinato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li kromnomitis clemens, do "la milda". Li posteulis la patron Rupreĥto la 2-a (Palatinato) jam en 1398 kaj estis, post kiam li jam estis gvidinta la regnan vikariecon dum la unua malliberigo de imperiestro Venceslao la 1-a, elektita en Rhens fare de la regantoj de Mainz, Köln, Trier kaj Palatinato por anstataŭi la demisiigitan reĝon Venceslao. La 6-an de januaro 1401 okazis lia kroniĝo en Kolonjo. En 1401 li iris en Italujon por ricevi la kroniĝon fare de la papo kaj por regajni la Duklandon Milano por la Sankta Romia Imperio. Sed li venkitis de Giangaleazzo de' Visconti proksime de Brescia la 21-an de oktobro.

Mona malabundo malebligis al li la daŭrigon de la kampanoj kaj planoj italujaj. Reveninte en Germanujon li klopodis sekurigi la pacon. Sed li ĉie ajn konfrontiĝis al nevolo pacfara. La samaj principoj kiuj antaŭe antaŭenpuŝis lian elekton kolektiĝis en la kontraŭrupreĥta ligo Marbacher Bund. Same malsukcesa estis Rupreĥto en la klopodo fari finon al la skismo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Chmel, Regesta Ruperti regis Romani, Frankfurt 1834
  • Höfler, Ruprecht von der Pfalz, Freiburg 1861
  • Helmolt, König Ruprechts Zug nach Italien, Leipzig 1892)
  • A. Winkelmann, Der Romzug Ruprechts von der Pfalz, Innsbruck 1892
  • Bosselmann, Die reichsstädtische Politik Königs Ruprechts von der Pfalz, Paderborn 1904

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 269-270, kio legeblas tie ĉi interrete.