Gian Galeazzo Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gian Galeazzo Visconti
1-a Duko de Milano
Gian Galeazzo Visconti.jpg
Regado 1395 - 1402
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1351 (1351-10-16)
en Pavio, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 3-an de septembro 1402 (1402-09-03) (50-jara)
en Melegnano, Flago-de-Italio.svg Italio
Mortokialo pesto [#]
Alma mater Universitato de Pavio
Familio
Dinastio Visconti [#]
Patro Galeazzo la 2-a Visconti [#]
Patrino Bianca of Savoy [#]
Gefratoj Violante Visconti [#]
Edzino Isabella, Countess of Vertus • Caterina Visconti [#]
Idoj Valentina Visconti, Duchess of Orléans • Giovanni Maria ViscontiFilippo Maria Visconti • Gabriele Maria Visconti • Antonio Visconti [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Giovanni Galeazzo VISCONTI (naskiĝis en Pavio, en la 16-a de oktobro 1351 - mortis en Melegnano, en la 3-a de septembro 1402) estis Grafo de Virtù, Ĉampanjo kaj 1-a Duko de Milano.

Filo de Galeazzo la 2-a Visconti (1320-1378)[1] kaj Bianka de Savojo (1335-1387)[2], li regis la mezepokan urbon inter 1395 kaj 1402. Li estis la granda fondinto kaj patrono de la monaĥejo Certosa di Pavia[3], finkonstruis la Kastelon Visconti, en Pavio, komencita de sia patro kaj daŭrigis la laborojn de la Duomo de Milano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum sia patroneco de la Kastelo Visconti, li multe kontribuis por la kresko de kolekto da sciencaj traktatoj kaj riĉe ilustritaj enluminuroj de la Biblioteko Visconti.

Kvankam li estis pli konata kiel Senjoro de Milano, lia patro posedis havis suverenecon sur la urbo Pavio. En 1385, Gian Galeazzo akiris la regopovon de Milano, politike renversigante sian onklon Bernabò Visconti (1323-1385)[4] per malhonestaj manovroj. Li arestis sian onklon, kiu baldaŭ mortis, supozeble venenita laŭ liaj ordonoj.

Li unue edziĝis al Izabela de Valois (1348-1372)[5], kiu donis al li la titolon kiel Grafo de Vertus, kaj tiel li estis konata en la komenco de sia kariero. Sindediĉa patro al lia filino Valentina - edzino de Ludoviko la 1-a (Orleans) (1372-1407) kaj patrino de la fama poeto Karlo la 1-a, Duko de Orleans (1394-1465) - Gian Galeazzo reagis al la babilaĉoj rilate al sia filino en la franca kortego kaj minacis deklari militon kontraŭ tiu lando. La edzino de Karlo la 6-a de Francio estis Izabela de Bavario (1370-1435)[6], pranevino de Bernabò Visconti, kaj do, akra rivalino de Valentina kaj ŝia patro Gian Galeazzo. Post kiam la edzino Izabela de Galeazzo mortis dum nasko de sia infano, en 1373, li edziĝis en dua nupto en la 2-a de oktobro 1380, sia unuagrada kuzino Katerina Visconti, filino de mortinta Bernabò, kaj kun ŝi li havis du filojn: Gian Maria kaj Filippo Maria.

La rolo de Galeazzo kiel ŝtatestro ankaŭ prenis la kolorojn de la konkero. Iom post la sieĝo de Milano, li prenis al si Veronon, Vicenzan kaj Padovon, kaj stariĝis kiel Senjoro de ĉiuj tiuj urboj, kaj en malmulte da tempo li havis la kontrolon preskaŭ de la tuta valo de la Pado, inkluzive de Piacenza, kiu, en 1393, li oferdonis al la familio Confalonieri kun feŭda povo, kies teritorioj jam apartenis al ili en la valoj ĉirkaŭ Piacenza. En 1390, li perdis Padovon, kiam ĝi restariĝis en la manojn de Francesco la 2-a Novello da Carrara (1359-1406)[7]. Galeazzo ricevis la titolon kiel Duko de Milano el la mano de Venceslao la 1-a, reĝo de la romanoj, en 1395, je la kosto de 100 mil florenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj