Filippo Maria Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Filippo Maria Visconti
3-a Duko de Milano
Lasta Duko de Milano kiu apartenis al la familio Visconti
Lasta Duko de Milano kiu apartenis al la familio Visconti
Regado 1412 - 1447
Sekvanto Francisko Sforza
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1392 (1392-09-03)
en Milano, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 13-an de aŭgusto 1447 (1447-08-13) (54-jara)
en Milano, Flago-de-Italio.svg Italio
Tombo Katedralo de Milano [#]
Religio katolikismo [#]
Ŝtataneco Duklando de Milano [#]
Familio
Dinastio Visconti [#]
Patro Gian Galeazzo Visconti [#]
Patrino Caterina Visconti [#]
Gefratoj Giovanni Maria Visconti • Valentina Visconti, Duchess of Orléans [#]
Edzino Beatrice Lascaris di Tenda • Marie of Savoy, Duchess of Milan [#]
Idoj Bianca Maria Visconti [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Filippo Maria VISCONTI (naskiĝis la 23-an de septembro 1392 en Milano, mortis la 13-an de aŭgusto 1447 samloke) estis lasta duko de Milano el la familio Visconti inter 1412 kaj 1447.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filippo Maria Visconti estis fama Grafo de Pavio en 1402, kiu sukcedis sian murditan fraton Gian Maria Visconti (1388-1412) en 1412, kiel Duko de Milano. Ili estis filoj de Gian Galeazzo Visconti (1351-1402), antaŭulo de Gian Maria, kun sia dua edzino Katerina Visconti (1361-1404)[1].

El sia unua edziĝo kun Beatrica Lascaris di Tenda, Grafino de Biandrate, kaj malfeliĉa vidvino de Facino Cane (1360-1412)[2] - la kondotiero kiu nutris disputojn inter la partioj de la pli aĝa frato de Filippo kaj lia patrino, Katerina Visconti, la regentino - Filippo Maria ricevis doton de duonmiliono da florenoj, sed, kiam Beatrica komencis tro interesiĝi pri la ŝtataj aferoj, li akuzis ŝin je adulto kaj senkapigis ŝin en la Kastelo de Binasko, en 1418.

Kruela, paranoja kaj treege sentema pri sia fizika malbeleco, malgraŭ tio, li estis granda politikisto, kaj pere de dungado de povohavaj kondotieroj kiel Francesco Bussone (1382-1432)[3], Niccolò Piccinino[4] - kiu malsukcese estris liajn trupojn en la Batalo de Anghiari (1440)[5] - kaj Francesco Sforza, li sukcesis rehavigi al si parton de Lombardio kiu apartenis al la duklando de sia patro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj