Aleksandro la 5-a (kontraŭpapo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandro la 5-a (kontraŭpapo)

Aleksandro la 5-a, denaske Pietro di Candia, (n. ĉirkaŭ 1339 - m. la 3-an de majo 1410) estis kontraŭpapo dum la granda okcidenta skismo (1378-1417). Lia reĝado komencis la 26-an de junio 1409 kaj daŭris ĝis lia morto en 1410. Li estas oficiale rigardita de la Romkatolika Eklezio kiel kontraŭpapo.

Li estis elektita de la koncilio de Pizo en 1409, sed mortis dum la sekva jaro.