Saltu al enhavo

Kontraŭpapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraŭpapo, antipapopseŭdopapo estas iu, kiu pretendis esti papo, dum daŭre vivas jam elektita (kaj ne retirita) papo. La starigado de antipapo ne ĉiam signifas herezan movadon en eklezio, ofte la starigado de kontraŭpapoj okazis, kiam la kardinalaro fendiĝis aŭ la imperiestro aŭ noblaj familioj intervenis dum la papa baloto. Pro malsamaj kalkuloj kaj vidpunktoj kaj pro ĥaosaj papobalotoj la vera nombro de kontraŭpapoj ne estas facile difinebla, ekzemple, pri la elekto de Benedikto la 10-a oni ankoraŭ disputas. Estis eble inter 25 kaj 40 kontraŭpapoj.

Pri kelkaj papoj estas malfacile scieble, ĉu ili estis starigitaj laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe. La kialoj por tio estas, interalie, mankantaj fontoj kaj la nerekonstrueblaj cirkonstancoj de la balotado aŭ nomumo. Tre ofte, antipapo estas papo kies titolo estis "nuligita" de sekva papo, kaj foje poste la titolo estis reagnoskita. Pro tio, la katolika eklezio jam reviziis multajn fojon la oficialajn listojn de papoj.

Unua kontraŭpapo oni konsideras sanktan Hipoliton (217 ĝis 235) kaj la lastan Felikso la 5-a (1439 ĝis 1449). Post la Reformacio, katolika eklezio ne plu deklaris kontraŭpapojn. Post tiam, "kontraŭpapo" estas vorto uzata nur de kelkaj grupoj, kiuj ne akceptas la regantan papon aŭ por indiki homojn nomumitajn papoj de kelkaj anoj aŭ de si mem. Tiel, ankaŭ Johano Paŭlo la 2-a estis dum sia ofico malakceptita de grupoj, kies estroj postulis, ke ili estu laŭleĝaj papoj, kiel ekzemple Clemente Domiíngues y Gómez (kiel "Gregoro la 17-a"; mortis la 22-an de marto 2005), David Allen Bawden (kiel Papo Mikaelo") aŭ Lucian Pulvermacher (kiel "Pio la 13-a"). Tamen tiuj malsimilas je la historiaj kontraŭpapoj, ĉar ili ne ricevis subtenon de partoeklezia hierarĥio, sed nur de kelkaj miloj da anoj kun nur loka disvolviĝo.

Listo de kontraŭpapoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]