Benedikto la 10-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Benedikto la 10-a. Bildo de post la 14-a jarcento neĉeesta en la bazilo de Sankta Paŭlo Ekstermura.

Papo Johano la 10kontraŭpapo Benedikto la 10.a , konata ankaŭ kiel Johano de la Grafoj de Tuskolo (... – 1074), estis itala kardinalo kiu estis laŭregule elektita papo en la konklavo 1058 kaj estas konsiderata kontraŭpapo.

Johano, malestime dirita Mincio (el la antikva franca lingvo "mince" nome nestiminda homo, senprudenca, hodiaŭ tradukebla per "stultulo"), estis filo de Gvido, eminentulo de la familio de la Grafoj de Tuskolo, frato de papo Benedikto la 9-a, familio kiu jam fieris pri, inter eminentuloj publike estimataj kaj eksteredzecaj filoj, almenaŭ deko de papoj.
Li estis elektita papo la 4-an de aprilo 1058, kun la helpo de liaj familianoj, gviditaj de onklo Gregorio la 2-a de la Grafoj de Tuskolo kaj de Gregorio de Galeria (la sama kiu, dektriajn jarojn antaŭe, estis helpinta la nobela familion Crescenzi en la elektado de papo Silvestro la 3-a; kaj precipe sen la eksplicita konsento de la kardinaloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La ĉesigita suburba episkopa sidejo de Labico (Latio) fariĝis suburba sidejo de Velletri-Segni kie episkopis Johano la estonta Benedikto la 10-a promociita kardinalo sub la regado de papo Leono la 9-a.

La ascendo al la papa trono[redakti | redakti fonton]

Temis pri elekto decidita laŭ oportunaj kriterioj, ne nur ĉar ĝi donis al sia familio la okazon repreni la antikvan kontrolon sur la papado perditan per la papigo de Benedikto la 9-a, sed ĉar la elektito estintis bona amiko de la antaŭa papo Stefano la 9-a, la germana Frederik de la dukoj de Lorena, kaj plue pro la fakto ke li estis inter la kvin proponitaj de Frederik kiel ebla posteulo de antaŭa papo Viktoro la 2-a. Krome Mincio ĝuis la gradan estimon ĉe la reformemaj rondoj.

Certa nombro de kardinaloj tamen, poste, enŝovis ke la elekto estis kontraŭregula kaj per iuj simoniaj votoj kaj per minacoj kaj per manko de la konsento de kardinaloj. Eĉ la reformemuloj opone reagis kaj pro tio ili estis devigitaj forlasi la urbon kune kun ĉiuj mallaŭdantoj de la elekto.
Ankaŭ la konsekro kaj kronigo, celebrita la sekvan tagon, okazis kontraŭregule ĉar Petro Damiano, ŝarĝita ĝin prezidi kiel kardinalo episkopo de Ostia, rifuzis tion fari. Aldonendas ke la plej eminemtaj membroj de la Eklezio detuj sin deklaris kontraŭ Benedikto la 10-a, eble pro la fakto ke la elekto ne estis proponita de la altaj ekleziaj sferoj, sed de la popola premo instigita de la nobeloj.
Spite ke Mincio estis unu el la membroj plej estimataj en la Eklezio, Petro Damiano lin priskribi kiel senscia, kaj estis Leono de Ostia kiu igis uzata la kromnomon "Mìncio" (eble, tamen, jam familie uzata ankaŭ por alia gravulo de la familio).

Papa regado de Benedikto la 10-a[redakti | redakti fonton]

Benedikto la 10-a surmetis la paliumon al Stigand episkopo de Canterbury, kiu estis taksata, de Leono la 9-a, Viktoro la la 2-a kaj Stefano la 9-a, elektita ne laŭ kanonaj leĝoj kaj do pro tio ili ne lin rekonis; kiam sekve Benedikto estis deklarita kontraŭpapo tiu paliumado estis konsiderita kiel neniam okazinta. Aliajn malmultajn dekretojn li decidis laŭlonge de lla malmultaj monatoj de sia regado.

La Krizo[redakti | redakti fonton]

Malmulte post lia papigo, revenis al Romo Ildebrando Aldobrandeschi de Soana, kiu estis sendita de Stefano la 9-a al la kortego de imperiestrino Agneta, (patrino kaj regantino por la tiama neplenaĝa Henriko la 4-a de la Sankta Romia Imperio, kiu konigis siajn dubojn pri la valideco de la elekto de Stefano la 9-a. Ildebrando, informite pri la papigo de Mincio, proponis la elekton de Gerard de Bourgogne, episkopo de Florenco kaj kolektis ĉe sin diversaj kardinalojn kaj fine obtenis la konsenton ankaŭ de imperiestrino Agneta. La kardinaloj, kiuj estis oponintaj al la elekto de Benedikto, kuniĝis en Sieno la 18-an de aprilo 1058 por unuanime elekti papon ĝuste Gerard de Bourgogne, kiu estos kronita kaj konsekrita apenaŭ solvitaj necertecoj kaj pliamplesigitaj la konsentoj.

De Papo al kontraŭpapo[redakti | redakti fonton]

Dum sia aliro al Romo, Gerard, kune kun Kuniberto, imperia kanceliero kaj reprezentanto de Agneta, kunigis sinodon en Sutri la 18-an de januaro 1059 kie deklaris eloficigita Benedikton la 10-an kaj lin ekskomunikjs. Sed li, pro manko de konsekro necesa laŭ la kanona mezepoka leĝo, ankoraŭ ne povis sin sinteni vera papo.
La historiistoj kiuj subtenis la validecon de la papigo de Benedikto la 10-a estis subtenintaj ankaŭ ke lia papado ĉesis la 18-an de januaro kun lia ekzigo volita kaj subtenita unuanime de la absoluta majoritato de la kardinala kolegio, kaj ke tiu de Gerard komenciĝis la 24-an de samjara januaro, tago en kiu estis kronita kaj ensidejigita kun la nomo de Nikolao la 2-a.

Reformo de la proceduroj por la elekto de la papo[redakti | redakti fonton]

Fininte la Sinodon de Sutri, Gerard, jam antaŭ sia konsekro, anoncis la sinsekvan sinodon, tiun Lateranan, kiu disvolviĝus la Paskon de la sama jaro (ĉirkaŭ unu jaron post la la elekto de Benedikto la 10-a) kaj en kiu, krom provvizi dekretojn pri disciplino kaj kredo, reformis la procedurojn de la papa elekto ĝin delegante nur al la kardinaloj, ekskludante ĉiujn aliajn jen ekleziulojn jen nobelojn jen armeon jen la popolon. Pratike li aboliciis la Privilegium Othonis de papo Johano la 12-a de 962.
La sperto pri Benedikto la 10-a sufiĉe soxkis por puŝi por revizii la torditajn kaj obskurajn porelektigajn procedurojn kaj donis okazon al Nikolao la 2-a por ilin korekti (ankaŭ se 14 jarojn poste tiuj normoj estos tute malobservataj, kun la elekto de Gregorio la 7-a). Li tion faris per la buleo in nomine Domini,

Kiam la suntenantoj de Nikolao okupis Romon, devigis Benedikton al forfuĝo kaj refuĝiĝo ekstere de Romo: okazis ankaŭ btatloj inter la subtenantaj rotoj: fine la papa armeo okupis Patestrino, Frascati kaj Mentana, kaj devigis Benedikton al kapitolaco, kvankam helpata de Normandoj.

Finiĝo de la kontraŭpapo[redakti | redakti fonton]

Al Benedikto la 10-a estis koncedita la libero kaj li retiriĝis ĉe unu el siaj familiaj rezidejoj, sed Ildebrando, timante ke li vole/nevole fariĝus ilo por kontrasti la laŭkanonan papon, lin enprizonigis, en 1060, en la hopitalo de Sankta Agneta en Romo; la saman jaron oni instalis publikan proceson kontraŭ li, ĉar lia eloficiĝo de la pasinta januaro kaj lia vola abdiko de la pasinta aprilo ne estis juĝataj sufiĉaj.
Al nenio utilis ke Benedikto deklaris ke mem estis devigita akcepti elekton nevolitan. Li estis denove forigita el la papeco kaj degradita. Eble, la proceso aperis necesa ĉar la roma popolo daŭrigis lin konsideri papo.
Leono de Ostia sciigas ke Johano, dekomence ekskomunikita, estis readmetita al la komunio kaj devigita rezidi ĉe la Baziliko Sankta Maria la Granda; Bonizone de Sutri informas ke Benedikto publike konfesis ĉiujn siajn kulpojn, unu post la alia, ne senkulpigante pri neniu el ili.

Benedikto mortis gasto de la kortego de Kanosanoj en 1074, sub papo Gregorio la 7-a, nome de Ildebrando Aldobrandeschi, lia senhezita enprizoniganto pro timo de publika reago. Jam repacigita kun li, Ildebrando dispoziciis ke li estu honore entombigita en la hospica preĝejo kie la popolo lin salutis kvazaŭ temus pri vera papo.

Historiistoj kaj kanonistoj foje sin demandas ĉu Benedikto estie vera papo aŭ vera kontraŭpapo. En 1303 vera elektita papo elektis sian nomon “Benedikto la 11-a]] kvazaŭ rekonante la validecon de la elekto de la 10-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]