Konklavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konklavo estas kunveno por la elekto de papo kaj konsistas el la elektorajtaj kardinaloj.

La vorto deriviĝas de la latina vorto conclave (= ĉambro, laŭvorte kunŝlositaĵo; detalojn vidu malsupre). Por la katolika eklezio la conclave unue estas la konklavejo, kie la arigitajn kardinalojn oni enfermas por ke ili elektu papon. Sekve, ĝi signifas la asembleon mem.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua oficiala konklavo okazis en 1241. Fakte, depost 1274, la kardinaloj estas enfermitaj (en la Siksta Kapelo, en Vatikano depost la 16-a jarcento), por ekplenumi al pontifika elekto. Tiun decidon oni faris sekve de la elekto de Gregorio la 10-a, en 1271, ĉar ĝi daŭris pli ol 3 jarojn. Post 2 jaroj kaj 9 monatoj la romaj aŭtoritatularo enmurigis la kardinalojn por igi ilin decidemaj.

Por eviti novajn balotojn tro longdaŭrajn, Gregorio la 10-a decidis okaze de la 2-a Liona koncilio konservi la principon de la enfermado (per la dekreto Ubi periculum). Li aldonis novajn limigojn: post 5 tagoj da konklavado, la kardinaloj disponis ĝuste nur panon, vinon kaj akvon, ili devis kunvivi sen apartigo en la ĉambro — kio kaŭzis tempeston ĉe la kardinaloj. En 2005, la kardinaloj jam vivis en Domus Sanctae Martae (Domo de Sankta Marta). Ilin veturigis matene buso al la alia parto de Vatikanurbo.


En 1276, Johano la 21-a provizore interrompis la decidon de Gregorio la 10-a, kaj la longa vakeco de la papa seĝo denove okazis, ĝis kiam Bonifaco la 8-a restarigis la dekreton Ubi periculum. Ekde tiam, ĉiuj pontifikaj elektoj okazis enkonklave.


La regulojn de la moderna konklavo skribis en 1975 Paŭlo la 6-a. Li elektis la konklavejon Siksta kapelo kaj li ordonis, ke nur tiuj rajtas partopreni la elektojn, kiuj ne superis en la balota tempo la aĝon de 80. (En 2005, el 184 (konzistorio) 117 kardinaloj estis sub la aĝo 80, tiel ili formis la konklavon.)

Balotado[redakti | redakti fonton]

La unua baloto okazas posttagmeze de la unua konklava tago, el ĝi evidentiĝas la ĝenerala prefero de la kardinaloj; en la postaj 3 tagoj oni povas baloti kvarfoje en tago. Post la 13-a baloto – kvina tago – okazas unutaga ripozo kaj poste dum du tagoj oni balotas 7-foje tage. Ekde 1831, la konklavo neniam daŭris pli ol 4 tagojn kaj en 2005 kaj 2013 oni elektis la novan papon jam en la dua tago.

Oni elektis Johano Paŭlon la 2-an je la 8-a balotado (oktobre de 1978), kiam 99 kardinaloj el 111 voĉdonis por li. Por valida elekto necesas du trionoj de la voĉdonoj aŭ – se la nombro de kardinaloj ne estas dividebla per 3 – 2/3+1.

Oni forbruligas post ĉiu balotado la balotilojn kaj la notskribojn de la kardinaloj tradicie en la forno de la Sixta kapelo.

Post ĉiu balotado, la kardinaloj komunikas la rezultojn al la cetera mondo pere de kameno. Fakte, la rezulto de la voĉdonado estas anoncita aŭ per nigra fumo (se nekonkludiga voĉdonado), aŭ per blanka fumo (se konkludiga voĉdonado). En kazo de blanka fumo, la konklavo rajtas finiĝi, kaj la nomo de la papo povas esti anoncita al la mondo. Fajro tradicie estas pajla fajro. La pajlo estas malsekigita, kiam necesas aperigi nigran fumon.

La kredantoj atendas la blankan fumon sur la placo de Sankta Petro, de kie oni povas spekti la kamentubon, troviĝantan ĉe la dekstra parto de la baziliko. Post sukcesa baloto la kardinalo protodiakono promulgas la elekton de nova papo de sur la bena loĝio per la latinaj vortoj Annuntio vobis gaudium magnum: Habemus papam. (Mi anoncas al vi grandan ĝojon: Ni havas papon.) Ili estas aludo al, tamen ne rekta citado de la evangelio laŭ Luko (2, 10), kie anĝelo diras: "mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo"; ĉar la Vulgato uzas en tiu evangelio la vorton evangelizo anstataŭ annuntio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto konklavo devenas de la mezepoka latina lingvo conclavus, « loko ŝlosita », el la klasika latina lingvo cum, « kun », kaj clavis, « ŝlosilo ».

Etimologie la vorto devenas de la latina vorto conclave, kiu signifas ĉambron ŝloseblan (latine clavis = ŝlosilo). Konklavo kunvenas en fermita ĉambro por eviti, ke eksteruloj povu influi la decidon de la kardinaloj. Tiun regulon starigis la koncilio de Liono en 1274.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]