Asembleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Asembleo estas interkonsiliĝa aŭ leĝofaranta organo, kontraste al la plenuma instanco ekz. la asembleo de Unesko.

Asembleo estas politika organismo en organizaĵo, kiu faras decidojn, kaj foje povas preni entute aŭ parte la leĝdonan povon kaj, foje, ĉiun eblan povon. Asembleon formas multaj personoj, kiuj apartenas al la organizaĵo, estas rilataj aŭ invitataj de la organizsĵo por partopreni.

Multaj demokrataj organizaĵoj laŭstatute havas asembleon kiel plej supera decidopova instanco, kiel ĉe sociaj, sindikataj, profesiaj organizaĵoj kaj ĉefe, la ŝtatoj. La asembleoj plej konataj estas la parlamentojkongresoj de ŝtatoj.

Por ties funkciado plej ofte oni parolas laŭvice kaj rajtas paroli nur tiu kiu havas la parolrajton. La parolrajton, ordon, paŭzojn, kondukon kaj eventualajn konfliktojn kontrolas la prezidento de la asembleo, kiu povas esti helpata de helpantoj, kiel parolvicisto, voĉkalkulisto, sekretario kaj similaj. Kiam jam estas finita la parolado, plej ofte oni voĉdonas pri eventualaj decidoj. Voĉdonas tiuj kiuj havas rajton, foje ne ĉiu ĉeestanto.

Teorie, anarkiista estas asemblesj kunsidoj, en kiuj ĉiu koncernato al difinita afero aŭ membroj de sama organizaĵo povas opinii aŭ decidi pri temo sendepende kaj senpere (rekta demokratio). En tiu tipo de asembleoj oni preferas kutime la konsentan decidon por alveni al decido akceptebla por ĉiu implikito kaj lasi la voĉdonadon nur por la kazoj, en kiuj ne eblas akceptebla konsento.

En pedagogio oni uzas la asembleon de klaso kiel instrumetodo per kiu la lernantoj povas lerni kiamaniere esprimi sin, sekvi la rezonadon de aliaj, organizi la diskutadon kaj la decidprenon. Tiamaniere la lernantoj lernas eĉ vivi maturan socian vivon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie (en la politiko) la Asembleojn oni formis por faciligi la demokratan partoprenon de la popolo en la decidoj kiuj povis koncerni ilin. Tiu formo de politiko estis unu el la unuaj sistemoj kiuj kontribuis al la malapero de la despotismo kaj oni markas tiun komencon en la asembleoj de Ateno en la Antikva Grekio; pri tio artikolo Pniko. Tamen ankoraŭ rajtis partopreni nek virinoj nek fremduloj nek sklavoj. Ĉar ĉiuj partoprenantoj rajtis paroli kaj eventuale esprimi sin kontraŭ registoj oni malpermesis asembleojn en la landoj, urboj kaj regionoj, kie regis monarkiodiktaturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]