Klemento la 7-a
| Klemento la 7-a | ||
|---|---|---|
| 219-a papo de la katolika eklezio | ||
| Naskonomo | Giulio di Giuliano de' Medici | |
| Pontifiko | de 1523 | |
| ĝis 1534 | ||
| Antaŭulo | Hadriano la 6-a | |
| Sekvanto | Paŭlo la 3-a | |
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 26-an de majo 1478 en Florenco | |
| Morto | 25-an de septembro 1534 (56-jaraĝa) en Romo | |
| Mortokialo | veneno vd | |
| Tombo | Santa Maria sopra Minerva vd | |
| Lingvoj | latina lingvo • itala lingvo vd | |
| Subskribo | ||
| Memorigilo | ||
| Familio | ||
| Dinastio | Mediĉoj vd | |
| Patro | Juliano de Medici vd | |
| Patrino | Fioretta Gorini vd | |
| Idoj | Aleksandro de Mediĉo vd | |
| Ĉefepiskopo de Florenco | ||
| Dum | 1513–1523 | |
| Episkopo de Embrun | ||
| Episkopo de Lavaur | ||
| Episkopo de Narbonne | ||
Klemento la 7-a (naskiĝis kiel Giulio di Giuliano de' Medici la 26-an de majo 1478 en Florenco, mortis la 25-an de septembro 1534 en Romo) estis papo de 1523 ĝis 1534.
Li nesingarde[1] aliancis kun Francisko la 1-a kelkajn monatojn post la malvenko de Pavio en 1525.
Tuj post la malliberigo de la reĝo, li aliĝis al la ligo de Cognac en Majo 1526, kontraŭ Karlo la 5-a. Al la ligo partoprenis ankaŭ Henriko la 8-a, Venezio kaj pluraj italaj princoj.
Karlo la 5-a, pro venĝo, sendis siajn dungitajn soldatojn batali kontraŭ la Romo. La plejparto de la soldatoj estis germanaj kaj adeptoj de Lutero.
Kiam mortis la papo, la 25-an de septembro 1534, la katolikismo ne bone fartis. La partizanoj de la papo abomenis la partizanojn de la Evangelio.
De sia kastelo Sankta-Angelo[2], li vidis Romon difektita de la luteranaj soldatoj.
En la sama periodo, Danujo, Norvegujo, Svedujo kaj Anglujo disiĝis de la katolika eklezio. La turkoj invadis la katolikan Hungarujon kaj Sulejmano la 1-a alvenis al Vieno. La ekleziaj gravuloj demandis sin ĉu malaperos katolikismo.
Klemento la 7-a opiniis, ke la Apokalipso tuj alvenos. Li petis de Mikelanĝelo ke li pentru la Lastan Juĝon sur la muro de la Siksta Kapelo.

