Johano la 23-a (kontraŭpapo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baldassare Cossa
kontraŭpapo Johano la 23-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1370
en Napolo
Morto 22-an de decembro 1419 (1419-12-22)
en Florenco
Tombo Florenco vd
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 23-a (ĉirkaŭ 137022-a de decembro 1419 en Florenco), propranome Baldassare Cossa, estis kontraŭpapo (14101415), sekvanto de Aleksandro la 5-a, elektita fare de la koncilio de Pizo.

Kardinalo Cossa prezidis al la Piza koncilio (1409), kies celo estis finigo de papa skismo, kiu ekzistis jam ekde la jaro 1378. Kardinaloj detronigis du ĝisnunajn papojn, la romian Gregorion la 12-an kaj la avignonan Benedikton la 13-an kaj nova kapo de eklezio ili elektis Petron Philargo, kiu akceptis la nomon Aleksandro la 5-a. Sed pro tio la skismo pliprofundiĝis. La ĝisnunaj papoj nome ne rezignis pri sia pontifiko, kio gvidis al estiĝo de tripapeco.

Kontraŭpapo Johano la 23-a ne estu konfuzenda kun papo Johano la 23-a (19581963). La fakto, ke dum pli ol 500 jaroj neniu papo akceptis la nomon Johano, estas verŝajne sekvo de konfliktigaj faroj kaj roloj de tiu ĉi kontraŭpapo. La decido de papo Johano la 23-a ne akcepti la nomon Johano la 24-a estas komprenebla kiel konfirmo de tio, ke Baldassare Cossa ne estis laŭleĝa papo. Johano la 23-a onidire elektis la nomon Johano krom alia ankaŭ tial, por ke li purigu ĝin post 500 jaroj.

Li estis entombigita en la baptejo Sankta Johano en Florenco. La tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a, ene de la baptejo, estas rimarkinda monumento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]