Stefano la 2-a (elektita papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefano la 2-a
elektita papo de la Katolika eklezio
Pope-Elect Stephen.jpg
Naskonomo nekonata
Pontifiko de 23-a de marto 0752 [#]
ĝis 26-a de marto 0752 [#]
Antaŭulo Zakario
Sekvanto Stefano la 2-a aŭ 3-a
Persona informo
Naskiĝo nekonata dato
en Romo, Exarchate of Ravenna, Byzantine imperial flag, 14th century.svg Bizanca imperio
Morto 26-an de marto 752 (0752-03-26)
en Romo, Flag of the Papal States (1825-1870).svg Papa Ŝtato
Mortokialo apopleksio [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Stefano la 2-a, latine Stephanus II, (naskiĝis nekonatan daton en Romo, mortis 752) estis elektita papo la 22-an de marto 752 kaj mortis kvar tagojn poste. La valideco de lia papeco ĉiam estis disputata, ĉar, kvankam la elekto estis laŭleĝa, li ne estis konsekrita pro tuja morto. Liber pontificalis ne agnoskas lin papo. Li estas ofte nomata "papa ephemerus" (nedaŭra papo). Kelkfoje li estas kalkulata inter kontraŭpapoj.