Martin Opitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La prapatro de germanlingva literaturhistorio Opitz

Martin OPITZ [matin opic] (n. 23-an de decembro 1597 en Bolesławiec, m. 20-an de aŭgusto 1639 en Dancigo) estis germana poeto. Ekde 1627 li portis nobeltitolon: Martin OPITZ VON BOBERFELD.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Opitz estis de 1617-18 ĉe la Akademia Gimnazio en Bytom Odrzański kaj iris poste al la unversitato de Frankfurto ĉe Odro. En 1622 li iĝis profesoro pri literaturo ĉe la gimnazio den Alba Iulia invitite de Gábor Bethlen. En 1626 li ekdeĵoris por la burggrafo Karlo Hanibalo la 1-a de Dohna kiu garantiis al la protestanto Opitz plenan liberecon de kredo.

En 1627 Opitz nobeliĝis fare de imperiestro Ferdinando la 2-a kaj ricevis la titolon de Boberfeld. Jam en 1625 li iĝis "laŭrekronita poeto". En 1629 li estis akceptita membriĝi en la Fruktodona Societo. En 1630 li renkontis dum unu el siaj multaj vojaĝoj Hugo Grotius. En 1633 li iĝis senlaborulo pro la morto de la grafo de Dohna. Pro tio Opitz eklaboris por la protestantaj dukoj de Legnica kaj Brzeg. En 1636 li ricevis la oferton de la pola reĝo Ladislao la 4-a akompani lin kiel kortega sekretario. Opitz akceptis. En la 20.8.1639 li infektiĝas per pesto donante monon al almozpetulo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Opitz verkis en la germana kaj la latina lingvo kaj estis elstara tradukisto. Li luktis por la pureco de la germana lingvo kaj havis grandan influon al la baroka literaturo. En la jaro 1627 li verkis la unuan operlibreton ("Daphne") en la germana lingvo (la muzikon komponis Heinrich Schütz). Li ankaŭ tre famiĝis kiel poetikisto.

Same kiel la plej multaj samtempuloj Opitz estis skribinta nur en la latina lingvo (Strenarum libellus, 1616, Aristarchus, 1617) unue, poste dulingve, poste nur germane. En sia ĉefverko Buch von der deutschen Poeterey (1624) li volis novorganizi la germanlingvan literaturon en historia kunteksto. Baldaŭ sekvis Teutsche Poemata (1624), per kio prezentitis germanlingva poetologitradicio helpate de modeloj italaj, francaj, antikvaj. La brutaleco de la Tridekjara milito senteblas en la poemaro Trostgedichte in Widerwärtigkeit des Krieges (1633). Klarege senteblas tie ĉi ankaŭ la kristana fido de la poeto kiu konsideras la morton elaĉeto el malbona mondo ("Ein Thor durch das der Geist kömpt aus des Leibes Bande / Pordo per kiu la spirito forlasas la kaĝon de la korpo".). Gravas ankaŭ la tradukoj de klasikaj dramoj kiel - de Seneko - Trojanerinnen (1625) aŭ - de Sofoklo - Antigone (1636). Li skribis ankaŭ multajn idiliecajn paŝtistajn skribaĵojn. Liaj lirikaĵoj reformis ankaŭ la germanan metrikon.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aristarchus (1617)
  • Buch von der Deutschen Poeterey (1624)
  • Teutsche Poemata (1624)
  • Dafne (1627)
  • Schäfferey von der Nimfen Hercinie (1630)
  • Vesuvius (1633)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

El la Libro pri la germana poezio ; Epigramo ; Carpe diem ; Al la amatino.
En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 267 – 271.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]