Helmut Schmidt
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Helmut Schmidt | |||||
---|---|---|---|---|---|
membro de la Eŭropa Parlamento | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Helmut Heinrich Waldemar Schmidt | ||||
Naskiĝo | 23-an de decembro 1918 en Hamburgo, ![]() | ||||
Morto | 10-an de novembro 2015 (96-jara) en Hamburgo | ||||
Mortis pro | peripheral artery disease [#] | ||||
Tombo | tombejo Ohlsdorf [#] | ||||
Religio | luteranismo [#] | ||||
Etno | Germanoj [#] | ||||
Lingvoj | germana lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Hamburgo-Langenhorn [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Vajmara Respubliko • Nazia Germanio • Okcidenta Germanio [#] | ||||
Alma mater | Hamburga universitato [#] | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Gustav Ludwig Schmidt [#] | ||||
Patrino | Ludovica Schmidt [#] | ||||
Edz(in)o | Loki Schmidt [#] | ||||
Infanoj | Susanne Schmidt [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ekonomikisto • ŝtata funkciulo • verkisto de nefikcio • verkisto [#] | ||||
Aktiva en | Berlino • Bonno • Strasburgo • Bruselo [#] | ||||
| |||||
| |||||
Federacia kanceliero ![]() | |||||
Dum | 1974–1982 | ||||
Antaŭulo | Willy Brandt | ||||
Sekvanto | Helmut Kohl | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Helmut Heinrich Waldemar SCHMIDT (naskita la 23-an de decembro 1918 en Hamburgo, mortis la 10-an de novembro 2015 en Hamburgo) estis germana socialdemokrata politikisto.
Li estis prezidanto de la socialdemokrata frakcio en la germana parlamento Bundestag (1967 ĝis 1969), ministro pri defendo (1969 ĝis 1972), ministro pri ekonomio kaj financoj (1972 ĝis 1974) kaj kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio (1974 ĝis 1982).